Imre Ámos devenis el judafamilio. Li frekventis komence Teknikuniversitaton, poste privatan lernejon de János Vaszary, kie li konatiĝis kun Margit Anna. Ili geedziĝis en 1935, en la sekva jaro ili finis la pentrolernejon. pli frue ekde 1931 li debutis en ekspozicio. En 1936 la geedza paro translokiĝis al Szentendre (ĉefe somere), kie ili aliĝis al la loka artkolonio. En la sekva jaro ili vojaĝis al Parizo, kie ili vizitis Marc Chagall. Ekde 1940 li ofte estis trudlaboristo, en nekonata cirkonstanco li mortis. Lia lasta desegnaĵo okazis en Szolnok en 1944. Li ofte pentris superrealismajn bildojn.