La 67-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis ekde la 14-a ĝis la 21-a de julio2011 en Kievo, la ĉefurbo de Ukrainio. Partoprenis ĝin 311 esperantistoj el 34 landoj.[1] La aranĝo estis la unua IJK sur la tereno de Ukrainio, kaj ĝia temo estis ”Daŭropova evoluo – nova koncepto por homaro”.[2]
Anonco pri la okazigo de IJK en Ukrainio aperis je la 11-a de marto 2010. Origine estis kiel kongresejo planita sportejo de la Kieva Politeknika Universitato, kiu situas apud la Kieva rezervujo en la vilaĝo Hlibivka, 30 kilometrojn norde de Kievo. Poste oni decidis movi la kongresejon en la urbon Kievo mem, al la turista bazejo Juna turisto en strato Zabolotnoho 144.[k 1][3][4][5]
Loĝi eblis en kvarlita kaj kvinlitaj ĉambroj kun litaĵoj aŭ sen, unu el la amasloĝejoj, en tendo (troviĝantaj inter la kongresejo kaj la apuda konstruaĵo de lernejo) aŭ memzorge ekster la IJK-ejoj. Manĝi eblis en la proksima restoracio Budjmo,[k 2]kunviande aŭ vegetarane (aŭ memzorgi).
Du semajnojn antaŭ la kongreso, la ĉeforganizanto Mikaelo Lineckij estis trafita per koratako kaj enhospitaligita, pro kio li ne povis partopreni la kongreson. La ĉeforganizadon lastmomente transprenis jena teamo:
Ĉiu tago komenciĝis per diversnivelaj kursoj de Esperanto, la ukraina lingvo kaj aliaj lingvoj. Dum la tago okazis multe da prelegoj. La 17-an de julio okazis ekskursoj tra la urbo, en malgrandaj grupoj ĉiu gvidita de alia lokano, la 18-an okazis Lingva Festivalo dum kiu samtempe estis prezentataj diversaj lingvoj kaj lingvaj regionoj, kaj la 19-an estis sporta tago – inter konkursoj ne mankis futbala matĉo ”Esperantio kontraŭ resto de la mondo” aŭ konkuro en naĝado; parto de la programo okazis en la parko Feofania (ukraine Феофáнія, Теофáнія).
La 14-an de julio 2011 la oficialan inaŭguron de la kongreso antaŭis renkontiĝo kun ĵurnalistoj. TEJO-n reprezentis Sergeo Tyrin, ULEJ-reprezentanto estis Svitlana Kozarenko, la projekton Ĉirkaŭmonda karavano Interkulturo[k 3] prezentis Volodimir Soroka. Vespere aperis en ukraina televido STB raporto, kaj la 19-an de julio okazis viva elsendo aranĝita de Daniel Mrázek en la Ĉeĥa radio.[10][11]
Dum la kongreso eblis spekti interretajn elsendojn kaj post ĝi eblas spekti registraĵojn realigatajn de Japana Esperanto-Junularo ĉe USTREAM.[12] Pepaĵojn en Twitter eblas serĉi per la haket-etikedo #IJK2011ĉi tie.