Héctor JIMÉNEZ BATISTA (naskiĝis la 23-an de julio 1942 (nun 1942-07-23) kaj mortis la 19-an de decembro 2022
en Havano) estis kuba elektroinĝeniero, esperantisto kaj gitaristo. Li eklernis Esperanton en 1986, samjare ekinstruis la lingvon, estrarano de Kuba Esperanto-Asocio pri Edukado (1991-2001) periodo dum kiu li organizis instruistajn seminariojn, redaktis bultenon pri instrua agado kaj gvidis la kuban ILEI-Sekcion. Héctor esperantigis plurajn bolerojn, kiujn li kantis akompanita de sia gitaro en kubaj kaj eksterlandaj eventoj el kiuj aperis KD-forme kompilitaj sub la titolo “Latinamerika mozaiko”. Li elektiĝis estrarano en la E-Grupo de Playa en Havano kie li dum multaj jaroj instruis Esperanton en la municipa kulturdomo. Li prelegis pri instruado en pluraj eventoj, kaj partoprenis aŭ kunorganizis landajn E-kongresojn (1987, 1996, 1999 kaj 2002).[1]
Esperanto-aranĝoj
Héctor partoprenis en pluraj universalaj kongresoj de Esperanto:
- 1994 (Seulo, Korea Respubliko)
Referencoj
- ↑ ESTRARA KOMUNIKO de KEA Es-Ko 02/2022
Eksteraj ligiloj