La Hungara Tutlanda Arkivo en Budapeŝto estas la centra organiza unuo pri arkivado, kie oni konservas la plej signifajn dokumentojn konsideratajn naciajn trezorojn. Ĝi konservas entute 73 kilometrojn da dokumentoj, pli ol 63,5 milionojn da mikrofilmaj registradoj kaj sennombraj sigeloj, mapoj, fotoj, planoj kaj atestiloj.
Historio
La hungaroj prenis la kristanismon anstataŭ la nomada vivo ĝuste en 1000. Ekde tiam komenciĝis enkonduko de la latina skribo, el kio evoluis la arkivado. En la lando kelkaj monaĥejoj estis deklaritaj aŭtentikaj lokoj, kie oni skribis la kontraktojn almenaŭ en 2 ekzempleroj. El tio unu restis en la monaĥejo. La unua vere aŭtentika dokumento estas fondo de la monaĥejo de Tihany el 1052, la pli malnovaj estas dubindaj.
Béla la 3-a (Hungario) establis reĝan kancelarion, ek kio evoluis la reĝa arkivo dum Béla la 4-a (Hungario). Dum la kontraŭturkaj bataloj amase perdiĝis dokumentoj kaj la arkivoj dispeciĝis. En 1723 la hungara parlamento kodigis establon pri tutlanda arkivo, kies respondeculo estis palatino. Fakte fondo de la tutlanda arkivo okazis en 1756 en Pozono, ekde 1785 jam en Budao (urbo). Nature daŭre funkciis plu la menciita reĝa kancelario. En 1874 la arkivo estis plene tralaborita. Dum sieĝo de Budapeŝto (1945) la oftaj pafoj kaŭzis damaĝojn. En fino de la hungara revolucio de 1956 granda incendio okazis, sed la mezepoka sekcio restis netuŝa. La restaŭrado finiĝis en 1961. Inter 1970-1992 paralele 2 ĉefarkivoj funkciis, la pli nova okupiĝis pri dokumentoj pri la socialismo. Filia arkivo konstruiĝis en Óbuda inter 1994-1996.