La Hungara Muzeo pri Metia Arto (hungareMagyar Iparművészeti Múzeum) estas muzeo en Budapeŝto, kiu prezentas artajn verkojn iam destinitajn por praktika ornama celo ("aplikata arto"). Ĝia hungara nomo laŭvorte signifas hungara industri-arta muzeo. La konstruaĵo estas historia monumento.
Historio
La muzeo estis fondita en 1873, kiam dum la Monda Ekspozicio en Vieno Hungario akiris, laŭ parlamenta decido el 1872, objektojn de aplikata arto je 50.000 forintoj. La unua ekspoziciejo por tiuj objektoj kaj pliaj akiraĵoj estis ŝtuparejo de la Hungara Nacia Galerio, poste la Malnova Galerio de Artoj. Propran konstruaĵon la muzeo ricevis en 1896; ĝin konstruis, pro gajno en konkurso, Ödön Lechner kaj Gyula Pártos. La inaŭguro okazis la daton 25-an de oktobro1896. Dum la 2-a mondmilito kaj Hungara revolucio de 1956 la muzeo ricevis multe da pafoj. Interne trovis lokon ankaŭ Hungara Reĝa Desegnista Edukejo ĝis 1954.
En la muzeo okazas dumtempaj ekspozicioj laŭtemaj. Ĝia biblioteko ampleksas 50.000 volumojn kaj troviĝas en la unua etaĝo.