La Hinda ardeo (Ardeola grayii) estas malgranda ardeo. Ĝi estas el Malnova Mondo, nome reproduktiĝas en suda Irano kaj oriente al Barato, Birmo, Bangladeŝo kaj Srilanko. Ili estas disvastigataj kaj komunaj sed povas esti facile misatentataj kiam ili gvatas predon borde de malgrandaj akvejoj aŭ eĉ kiam ili ripozas ĉe homaj loĝejoj. Ili estas tamen tre facile distingeblaj kiam ili ekflugas per tre brilblankaj flugiloj brilfulme kontraste kun la kriptecaj striecaj olivecbrunaj koloroj de la korpo. Ties kamuflo estas tiom efika ke ili povas esti tre proksimaj tuj antaŭ ekflugo kio kondukis al popolaj nomoj kaj kredoj ke ili estas ĉu blindaj ĉu ne tre bone vidkapablaj.[1][2]
Aspekto
Ili aspektas fortikaj kun mallonga kolo pro ties ĝibeca kutima sinteno sed tiu povas longiĝi, mallonga dika beko kun nigra pinto grizeca bazo kaj flaveca mezo kaj sablokolora al tre kaŝtanbruna dorso. Somere, plenkreskulo havas longan kolplumojn. Ties aspekto transformiĝas el siaj nebrilaj koloroj kiam ĝi ekflugas, kiam la blanko de flugiloj ege elstaras. La irisoj estas flavaj. Ĝi estas tre simila al la Ralardeo, Ardeola ralloides, sed ĝi estas pli malheldorsa. Oriente de sia teritorio ĝi estas anstataŭata de la Ĉina ralardeo, Ardeola bacchus.
Dum la reprodukta sezono, estas registroj de individuoj kun ruĝaj kruroj. Ties nombroj ne sugestas, ke tio estas normala ŝanĝo ĉe plenkreskuloj dum la reprodukta sezono kaj kelkaj sugestis eblon ke ili estas genetikaj variantoj.[3][4][5][6]
Ili estas tre silentemaj sed povas elsendi akran kvakadon kaze de ĝenado aŭ proksime de la nesto.[8]
Tiu birdo estis unuafoje priskribata de la kolonelo W. H. Sykes en 1832 kaj ties scienca nomo estis kreata honore de John Edward Gray. Kariologiaj studoj indikas, ke tiuj ralardeoj havas 68 kromosomojn (2N).[9]
Kutimaro kaj ekologio
Ili estas tre komunaj en Barato, kaj estas kutime solemaj manĝantoj sed foje multaj el ili povas manĝi proksime unu de aliaj dum la sekaj sezonoj[10] kiam malgrandaj humidejoj havas altajn koncentrojn de predoj. Ili estas duonkoloniaj reproduktantoj. Ili povas manĝi ankaŭ ĉe rubejoj. Dum sekaj sezonoj, ili foje manĝas ĉe malsekaj herbejoj aŭ eĉ en sekaj herbejoj. Dum manĝado, ili permesas alproksimiĝon kaj ekflugas nur kiam oni troe alproksimiĝas. Ili foje formas komunajn ripozejojn, ofte ĉe avenuaj arboj super tre aktivaj urbaj areoj.[11]
Manĝo
La manĝohabitato de la Hinda ardeo estas marĉaj humidejoj. Ili kutime manĝas ĉe la bordoj de lagetoj sed faras multan uzadon de flosanta vegetaĵaro kia tiu de akvohiacinto por aliri al pli profundaj akvoj. Ili povas foje ankaŭ naĝi surakve aŭ fiŝkapti el aero kaj surakviĝi sur pli profundaj akvoj.[12][13][14][15] Ili estis observataj ankaŭ flugantaj por kapti fiŝojn saltintaj el akvo.[16][17] Foje, ili flugas malalte super akvo por konduki ranojn kaj fiŝojn al bordo antaŭ setliĝi sur tiu.[18]
Ĉefa manĝo de tiuj birdoj estas krustuloj, akvaj insektoj, fiŝoj, ranidoj kaj foje hirudoj (specioj de genro Herpobdelloides).[19] Ekster humidejoj, tiuj ralardeoj manĝas insektojn (inklude grilojn, libelojn[20] kaj abelojn[21]), fiŝojn (genro Barilius markita kiel grava fare de studo en Ĉandigarh) kaj amfibiojn.[22]
Reproduktado
La reprodukta sezono estas antaŭa al musonoj. Ili nestumas en malgrandaj kolonioj, ofte kun aliaj vadbirdoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj. Plej nestoj estas konstruitaj je alto de ĉirkaŭ 9 al 10 m supergrunde kaj en grandaj foliplenaj arboj. La nestomaterialo estas kolektata de la masklo dum la ino konstruas la neston. Ŝi demetas 3-5 ovojn.[23] Eloviĝo okazas nesamtempe, dum 18 al 24 tagoj. Ambaŭ gepatroj nutras la idojn.[24] Ĉefe el fiŝoj.[10] Nestolokoj kiuj ne estis ĝenataj povas esti reuzataj jaron post jaro.[25]
Movoj
Oni konstatis noktajn movojn de la Hinda ardeo laŭlonge de la marbordo ĉe Ĉenajo.[26]
Mortotialoj
Ili havas malmultajn predantojn kaj vunditaj birdoj povas esti kaptataj de rabobirdoj.[27]
La kutimo stari senmova kaj ekflugi nur je la lasta momento kondukis al disvastigataj folkloraj kredoj ke ili estas duonblindaj kaj ties komunaj nomoj en multaj lingvoj enhavas tiajn sugestojn. En Srilanko tiu ĉi birdospecio estas nomata Kana Koka kiu tradukeblas kiel 'Duonblinda ardeo' en la sinhala.[1] La frazo "bagla bhagat" estas uzata por priskribi "lupon en ŝafa vesto" aŭ ardeo aspekte kiel meditanta sanktulo.[36]
↑Parasharya,BM (1983). “An erythristic pond heron”, Pavo21 (1&2), p. 107–108.
↑ 8,08,1Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia:The Ripley Guide. Smithsonian Institution & Lynx Edicions.
↑M. K. Mohanty & S. P. Bhunya (1990). “Karyological studies in four species of ardeid birds (Ardeldae, Ciconiiformes)”, Genetica81 (3), p. 211–214. doi:10.1007/BF00360867.
↑Chandra-Bose,DA (1969). “The Paddybird, Ardeola grayii (Sykes) floating on water”, Pavo7 (1&2), p. 74–75.
↑Neelakantan,KK (1986). “Pond heron afloat”, Newsletter for Birdwatchers26 (5–6), p. 11–13.
↑Krishna, MB (1978). “Pond Herons”, Newsletter for Birdwatchers18 (10), p. 10.
↑Muir,GBF (1916). “Paddy-birds Ardeola grayii fishing”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.24 (2), p. 366–367.
↑Grimwood,IM; Brocklehurst,MJC (1984). “Unusual feeding behaviour in the Paddy Bird or Indian Pond Heron Ardeola grayii”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.81 (3), p. 696–697.
↑Sivasubramanian,C (1988). “Aerial feeding by Median Egret (Egretta intermedia), Little Egret (Egretta garzetta) and Pond Heron (Ardeola grayii)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.85 (3), p. 611–612.
↑Kirkpatrick, K. M. (1953). “Feeding habit of the Indian Pond Heron (Ardeola grayii)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.51 (2), p. 507.
↑Mathew,DN; Narendran,TC; Zacharias,VJ (1978). “A comparative study of the feeding habits of certain species of Indian birds affecting agriculture”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.75 (4), p. 1178–1197.
↑Santharam,V. (2003). “Indian pond-herons Ardeola grayii feeding on dragonflies”, Journal of Bombay Natural History Society100 (1), p. 108.
↑Prasad,JN; Hemanth,J (1992). “Pond Heron Ardeola grayii (Sykes) feeding on bees”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.89 (2), p. 246.
↑Sodhi, NS (1986). “Feeding ecology of Indian pond heron and its comparison with that of little egret”, Pavo24 (1&2), p. 97–112.
↑Pandey, Deep Narayan (1991). “Nesting of the Pond Heron Ardeola grayii (Sykes) on Eucalyptus trees”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.88 (2), p. 281.
↑Yesmin, R., Rahman, K. & Haque, N. (2001). “The breeding biology of the Pond Heron (Ardeola grayii Sykes) in captivity”, Tigerpaper28 (1), p. 15–18.
↑Ali, S. & S. D. Ripley. (1978) Handbook of the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono1, Oxford University Press, p. 63–64.
↑Navarro,A (1962). “Pale Harrier taking a Pond Heron”, J. Bombay Nat. Hist. Soc.59 (2), p. 653.
↑Umadevi K & R. Madhavi (2000). “Observations on the morphology and life-cycle of Procerovum varium (Onji & Nishio, 1916) (Trematoda: Heterophyidae)”, Systematic Parasitology46 (3), p. 215–225. doi:10.1023/A:1006398205390.
↑Pavri K, Sheikh BH, Singh KR, Rajagopalan PK, Casals J (1969). “Balagodu virus, a new arbovirus isolated from Ardeola grayii (Sykes) in Mysore State, South India”, Indian J Med Res.57 (4), p. 758–64.
↑Pavri KM, Rajagopalan PK, Arnstein P (1968). “Isolation of Ornithosis bedsoniae from paddy birds, Ardeola grayii (Sykes), in Mysore State India”, Indian J. Med. Res.56 (11), p. 1592–4.
↑Sahay S; Sahay U; Verma DK (1990). “On a new trematode of the genus Psilorchis (Psilostomidae Looss, 1900) from pond heron Ardeola grayii”, Indian journal of parasitology14 (2), p. 203–205.
↑Madhavi, R;Narasimha Rao, N;Rukmini, C (1989). “The life history of Echinochasmus bagulai Verma 1935 (Trematoda, Echinostomatidae)”, Acta Parasitologica Polonica34 (3), p. 259–265.
↑Deshmukh PG (1971). “On the male of Avioserpens multipapillosa Singh, 1949 from Ardeola grayii”, Rivista di Parassitologia32 (2), p. 101–3.
↑Muralidharan, S., Jayakumar, R., Vishnu, G (2004). “Heavy metals in feathers of six species of birds in the district Nilgiris, India”, Bulletin of Environmental Contamination and Toxicology73 (2), p. 285–291. doi:10.1007/s00128-004-0425-x.
Lamba, B.S. (1963) Nidification of some Indian birds. No.6. The Indian Pond Heron or Paddy bird Ardeola grayii (Sykes). Pavo 1(1): 35-43.
de Boer LEM, van Brink JM (1982) Cytotaxonomy of the Ciconiiformes (Aves), with karyotypes of eight species new to cytology. Cytogenet Cell Genet 34:19-34 COI:10.1159/000131791
Parasharya,BM; Bhat,HR (1987) Unusual feeding strategies of the Little Egret and Pond Heron. Pavo 25(1&2), 13-16.