Superspecio estas grupo de almenaŭ du pli malpli distingaj specioj kun proksimum parapatriaj distribuadoj. Ne ĉiuj kriptaj specikompleksoj estas superspecioj, kaj inverse, sed multaj estas tiaj. Superspecio konsistanta je du frataj specioj estas nomata "speciparo".
Kelkaj ekzemploj estas la jenaj:
- La grupo de Pufinoj ene de Procelariedoj – ne plena superspecio, sed la iama grupo de P. yelkouan ene de ĝi povus esti tio.
- La grupo de la Ĉifĉafo ene de Filoskopoj.
- Rinokriptedoj.
- La genro Citrus, kiu spite sian oficialan klasigon kiel genro retenas kompletan interreprodukteblon.