Heppenheim estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio, ĉirkaŭita de sunaj montetoj de la regiono Bergstraße kaj regiona vinkultiva centro. Ĝi troviĝas rande de la mezalta montaroOdenvaldo. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 26946 loĝantojn.
La "konferenco de Heppenheim", renkontiĝo de gvidaj liberaluloj la 10-an de oktobro1847 signis la komencon de la demokrata revolucio de la jaroj 1848 kaj 1849 en Germanio. Memore al tiu historia evento la germania politika partio "Libera Demokrata Partio" (germane Freie Demokratische Partei, F.D.P.) dum 1948 estis fondita en Heppenheim.
La privata internuleja lernejo Odenwaldschule traitris polemikajn periodojn kaj en epoko de Nazia Germanio kaj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj kiam unuopaj pedagogaj funkciuloj misuzis la reformajn konceptojn por kamuflo de seksa misuzo.
Vidindaĵoj
la mezepoka merkata placo kun historiaj urbodomo, trabfakaj domoj kaj maria fontano
Heppenheim havas pitoreskan, preskaŭ ne detruitan mezepokan urbokernon sur areo de ses hektaroj. La plej multaj domoj de la malnova urbo estas trabfakaj, do karakterizitaj per multaj fasade videblaj vertikalaj kaj horizontalaj lignaj traboj, malhele farbitaj. Multaj el tiuj domoj rekonstruiĝis dum la jaroj post 1693 sekve de milita detruo de la urbo. La mezepoka urba muro tamen preskaŭ komplete estis forigita komence de la 19a jarcento, kaj nur fragmentoj restis. La urbo estas bele ĉirkaŭita de montetaj vitejoj, kaj estas centro de vinkultivado.
Martin Buber, juda filozofo, inter la jaroj 1916 kaj 1938 vivinta en Heppenheim
Sebastian Vettel, monda ĉampiono de Formulo 1, naskiĝinta en 1987 en Heppenheim kaj vivinta tie ĝis 2009 - daŭre li ofte vizitas la hejmurbon kaj honore al li junaj urbanoj neserioze rebaptis la urbon Vettelheim