Hirschhorn estas urbo en la pleja sudo de la germana federacia lando Hesio, borde de la rivero Neckar kaj ĉirkaŭata okcidente, sude kaj oriente de teritorio baden-virtemberga. La urbo apartenas al la distrikto Bergstraße de la distriktaro Darmstadt. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 3449 loĝantojn.
Geografia situo
La urbo situas, 19 kilometrojn oriente de Heidelberg, ĉe aparte forta kurbiĝo de la rivero Neckar, tial ke ekestis preskaŭ-duoninsulo, kies bazo estas sudo kaj kies okcidento, nordo kaj oriento estas limigitaj de la rivero. La urboparto Ersheim situas sur tiu duoninsulo kaj estas la sola areo de Hesio troviĝanta sude de la Neckar, kaj la resto de la urbo okcidente de tio. La urbon ĉirkaŭas vastaj arbaroj de la mezmontaro Odenwald.
Disdivido
Hirschhorn konsistas el la sekvaj urbopartoj:
Hirschhorn
Ersheim, gelegen auf der Landspitze in der Neckarschleife am südlichen Ufer
Langenthal en la valo de la rojo Ulfenbach
Unter-Hainbrunn
Igelsbach, aŭ pli ekzakte ties sudokcidenta parto (la nordoriento apartenas al la urbo Eberbach en Baden-Virtembergo.
Partnera urbo
Ekde 1981 ekzistas urba partnereco kun la franca urbo Château-Landon.
Vidindaĵoj
la fortikaĵo Hirschhorn, nuntempe hotelo
restoj de la mezepoka urba muro
preĝejo de eksa karmelita monaĥejo (finkonstruita dum 1406) kun kapelo de sankta Ana (1513)
paroĥa preĝejo kinkonstruita dum 1630, kiu uzas turon de 1392 el la mezepoka urba muro kiel preĝeja turo
protestanta preĝejo de 1892
kapelo de la urboparto Ersheim, nun oficiale katolika tombeja kapelo, kiu unuafoje skribe menciiĝis dum 773 kaj estas la plej aĝa preĝejo de la valo de la rivero Neckar
multaj mezepokaj trabfakaj domoj en la historia urbocentro
kluzo de la rivero Neckar, kiu funkcias kiel ponto