HORVÁTH Henrik (horva:t) estis hungara arthistoriisto, membro korespondanta de la MTA (1940) naskita en Szászhermány la 3-an de aprilo 1888 kaj mortinta en Budapeŝto la 15-an de januaro 1941.
Henrik Horváth post studoj en Lepsiko, Munkeno kaj Vieno doktoriĝis en la Universitato de Budapeŝto. Returninte de sia studvojaĝo en Italio en 1935 li enpaŝis la servon de la Hungara Nacia Muzeo, kies li iĝis ĉefdirektoro en 1938. Li priokupiĝis precipe la hungaran arton en mezepoko kaj la arton de Budapeŝto.