Hari Poter kaj la Duonsanga Princo (angle Harry Potter and the Half-Blood Prince) estas uson-brita filmo de David Yates, elirinta en 2009.
Ĝi devenas de la romano de la sama nomo de J. K. Rowling kaj estas la sesa en la serio de filmoj pri Hari Poter. Li estas antaŭinta de Hari Poter kaj la Ordeno de la Fenikso kaj sekvita de Harry Potter kaj la Sanktaĵoj de la Morto, parto 1.
Post la batalo al la Departemento de la Misteroj ekestinta kelkaj semajnoj antaŭe, la ministerio de la magio diskonigis la revenon de Voldemort. La nigra magiisto kaj liaj disĉiploj ekzercas de nun ilian povon sur la tuta mondo. Sorĉistoj kiel Mugloj estas nun en danĝero. Nigraj magiistoj, kiuj sin mem nomas mortmanĝantoj aperas en Londono kaj kaŭzas la kolapson de la Millennium Briĝo, kidnapante la fabrikanton de vergetoj, Ollivander.
Dum la somero, Hari, kiu ĵus festis lian deksesan datrevenon, renkontas Albus Dumbledore en stacidomo. La maljunula direktoro, kun la helpo de Hari, volas provi konvinki eksan instruiston de la lernejo, Horacio Slughorn denove preni sian laboron al Hogvarto. Slughorn akceptas. Post tio, Hari iras al la Bestotruo, ĉe la Weasley familio, kaj retrovas Ron kaj Hermione.