György Bárdy frue eklaboris en teatro en 1945. Poste li apartenis al diversaj budapeŝtaj trupoj. Inter 1959-1962 li estis forigita el Nacia Teatro (Budapeŝto) pro "ofendo de la socialisma moralo", poste li laboris, kiel arbaristo 3 jarojn. En Teatro de Kecskemét li denove aktoradis, baldaŭe li revenis al Budapeŝto, kie ne nur en teatroj, sed ankaŭ en Hungara Radio kaj en Hungara Televizio li ricevis taskojn. Li ricevis diversajn premiojn ekde 1991.