György Szennik aĝis 16, kiam li komencis pentradi en ateliero de Vilmos Aba-Novák, poste li studis grafikoteknikon en Industriarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Haranghy, Loránd Sárkány kaj Endre Domanovszky. En 1943 li lernis en Romo helpe de stipendio. En la sekva jaro li hejmenvenis kaj kreis kontraŭkomunismajn afiŝojn. En 1944 li edziĝis, tiutempe li apogis la naziojn, en la sekva jaro dum sieĝo de Budapeŝto li vundiĝis kaj li perdis unu el la okuloj. En 1945 li estis kondamnita 7 jarojn. Laŭ la membiografio en la malliberejo li pentradis portretojn pri Stalino por la ŝtataj instancoj. Post la liberiĝo li trude vivis en Sztálinváros, kie li denove edziĝis. En la jaroj 1957 kaj 1958 li plulernis helpe de stipendio en majstrolernejo de Akademio de Belartoj de Vieno, somere li lernis de Oskar Kokoschka en Salzburg. Li estis sekreta informisto, tial la vojaĝo al Vieno povis okazi (tiutempe ordinara hungaro ne povis vojaĝi al Aŭstrio). En 1990 li estis rehabilitita. En 2001 li vidviĝis.
Lia afiŝo (videbla dekstre) ricevis premion en Usono, kiun Szennik ricevis post jardekoj.