Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Greve en Italio. En Danio ekzistas samnoma urbo Greve , kies nomo evidente ne havas la aldonon "in Chianti". Krome en norda Germanio ankoraŭ ekzistas iomete malsame literumita urbo Greven.
Greve ricevis la epiteton "in Chianti" (= en Chianti) en 1972, kiam ĝi estis akceptita en la "klasikan" (kernan) zonon de la kultivado de vino Chianti. Ĝi etendiĝas vertikale de 130 m super marnivelo (en Ferrone) ĝis 892 m ĉe la pinto de monto San Michele.