La greka teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2006 en Torino havis 5 sportistojn. Ili partoprenis en 3 fakoj. Flagtenanto de la greka teamo estis Lefteris Fafalis dum la malferma ceremonio respektive Vassilis Dimitriadis dum la ferma. La sportistoj atingis neniun medalon.
Kunordigis la teamon la Greka Olimpika Komitato (greke Ελληνική Ολυμπιακή Επιτροπή), fondita en 1894. La grekaj sportistoj estas plia el tiuj teamoj kiuj ankoraŭ neniam atingis medalon en vintra olimpiko kaj kutime sendas tre malmultajn teamanojn, kvankam iliaj kolegoj kompare relative sukcesas en la someraj olimpikoj.