La Greka Enlanda Milito (en greka: ο Eμφύλιος [Πόλεμος], o Emfýlios [Pólemos], "la enlanda milito") okazis en Grekio el 1946 al 1949 inter la armeo de la Greka registaro — apogita de Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono — kaj la Demokratia Armeo de Grekio (DSE) — nome milita branĉo de la Komunista Partio de Grekio (KKE) — apogita de Jugoslavio kaj Albanio same kiel de Bulgario. Ĝi estis ofte konsiderata la unua milito montro de la Malvarma Milito, kvankam Sovetunio evitis sendi helpon. La batalado rezultis en la malvenko de la DSE fare de la Helena Armeo.[1] Fondita de la Komunista Partio de Grekio kaj subtenita de najbaraj kaj ĵus fonditaj socialismaj ŝtatoj kiel Jugoslavio, Albanio kaj Bulgario, la Demokratia Armeo de Grekio inkludis multajn personojn kiuj estis luktintaj kiel partizanoj kontraŭ la fortoj de la okupacio fare de Germanio, Italio kaj Bulgario dum la Dua Mondmilito en 1939–1945.
La Enlanda Milito rezultis el tre polusita batalado inter maldekstraj kaj dekstraj ideologioj kiu startis en 1943. El 1944 ĉiu flanko celis la malplenon en la povo rezultinta el la fino de la German-Itala okupacio (1941–1945) dum la Dua Mondmilito. Tiu batalado iĝis unu el la unuaj konfliktoj de la Malvarma Milito (ĉ. 1947 al 1989) kaj reprezentas la unuan ekzemplon de la postmilita entrudiĝo de la potencoj en la interna politiko de eksterlanda ŝtato.[2] Grekio finfine estis financita de Usono (pere de la Truman-doktrino kaj la Plano Marshall) kaj aliĝis al NATO (1952), dum la insurekciantoj estis senmoraligitaj pro la akra disiĝo inter Sovetunio kaj Josif Stalin, unuflanke, kiuj deziris, ke la milito finu, kaj Jugoslavio kaj Josip Broz Tito, kiuj deziris, ke la milito pluu.[3] Tito deziris helpi la grekajn komunistojn en iliaj klopodoj, kio okazigis politikajn komplikojn kun Stalin, ĉar li ĵus estis interkonsentinta kun Winston Churchill ne helpi la komunistojn en Grekio, kiel estis dokumentita en ilia Procenta Interkonsento de oktobro 1944.
La unuaj signoj de enlanda milito okazis el 1942 al 1944, jam dum la Germana okupacio. Kun la Greka registaro en ekzilo malkapabla influi sur la situacion enlande, aperis variaj rezistogrupoj de diferenciaj politikaj tendencoj, el kiuj la dominantaj estis la maldekstra Naciliberiga Fronto (EAM), kaj ĝia milita branĉo nome Greka Popolliberiga Armeo (ELAS) kiu estis fakte kontrolita de la KKE. Starte en aŭtuno 1943, kontraŭstaroj inter la EAM kaj la aliaj rezistogrupoj rezultis en disaj konfliktoj, kiuj pluis ĝis printempo 1944, kiam oni atingis interkonsenton formante nacian unuigan registaron kiuj inkludis ses ministrojn de EAM.
La tuja startigo de la enlanda milito okazis en Ateno, la 3an de decembro 1944, malpli ol du monatojn post la germanoj retiriĝis el la areo. Post ordono al senarmigo, la maldkestruloj rezignis el la registaro kaj alvokis al rezistado. Okazis tumultoj (nome Dekemvriana) kaj la greka polico de la registaro, kun la britaj fortoj stare fone, pafis kontraŭ pro-EAM manifestacio, kaj mortigis 28 manifestaciojun kaj vundigis dekduojn. La manifestacio estis organizita kontraŭ sentita senpuneco de la kunlaborantoj kaj la ĝenerala senarmiga ultimato, subskribita de Ronald Scobie (brita komandanto en Grekio). La batalo daŭris 33 tagojn kaj rezultis en la malvenko de la EAM. La posta subskribo de la Traktato de Varkiza (12a de februaro 1945) startigis la finon de la hegemonio de la maldekstra organizo: la ELAS estis parte senarmigita dum la EAM tuj poste perdis sian mult-partian karakteron, kaj iĝis dominata de la KKE. Dume okazis Blanka Teroro kontraŭ la subtenantoj de maldekstro,[4] dum pliiĝis la tensio inter la dominantaj frakcioj de la lando.
La milito startis en 1946, kiam fortoj de iamaj partizanoj de ELAS kiuj estis kaŝitaj kaj kontrolitaj de la KKE organiziz la DSE kaj sidejon de Alta Komando. La KKE decidis, ke ne estas alternativa vojo por agadi kontraŭ la internacia agnoskita registaro kiuj estis formita post la balotado de 1946, kiujn la KKE estis boikotita. La komunistoj formis provizoran registaron en decembro 1947 kaj uzis la DSE kiel milita branĉo de tiu registaro. La najbaraj komunistaj ŝtatoj Albanio, Jugoslavio kaj Bulgario proponis logistikan subtenon por tiu provizora registaro, speciale por la fortoj kiuj operacis en norda Grekio.
Spite malvenketojn suferitajn de la registaraj fortoj el 1946 al 1948, pliiĝanta usona helpo, malsukceso de la DSE por altiri sufiĉan rekrutadon kaj la flankaj rezultoj de la disigo inter Tito kaj Stalin de 1948 finfine kondukis al la venko de de la trupoj de la registaro. La fina venko de la fortoj de la okcident-aliancana registaro kondukis al la membriĝo de Grekio en NATO (1952) kaj helpis difine la ideologian ekvilibron de povo en la Egea Maro por la tuta Malvarma Milito. La enlanda milito lasis en Grekio fortan kontraŭkomunisman sekurecan establadon, kio kondukis al la establado de la Greka militista junto de 1967–74 kaj al heredo de politika polusigo kiu pluas ĝis nuntempo.
↑ Nikos Marantzidis kaj Giorgos Antoniou. "The Axis Occupation and Civil War: Changing trends in Greek historiography, 1941–2002." Journal of Peace Research (2004) 41#2 pp: 223–231.
↑ Chomsky, Noam (1994). World Orders, Old And New. Pluto Press London.