La Granda sinagogo de Lucko, Ukrainio, estas renesanca konstruaĵo kun turo. Situanta en la juda kvartalo, ĝi estis la religia, instrua kaj civitana domo de judoj de Lucko (pole Łuck) ĝis la invado en Pollandon dum la Dua Mondmilito. Ĝi estis konstruita en 1626 kaj estas bona ekzemplo de fortikigita sinagogo.[1] Parte detruita en 1942, la sinagogo estis restaŭrita en la 1970-aj jaroj. Ĝi nun estas uzata kiel sporta klubo.
Bildgalerio
Referencoj
- ↑ The Jews and Europe: 2000 Years of History, By Elena Romero, Uriel Macías Kapón, Henry Holt, 1994, p. 150.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj