Gottfried Reinhold Treviranus (4a de Februaro 1776, Bremen – 16a de Februaro 1837, Bremen) estis germana kuracisto, naturalisto, kaj pra-evoluisma biologo.
Lia pli juna frato, Ludolph Christian Treviranus (1779–1864), estis ankaŭ naturalisto kaj botanikisto, kaj ankaŭ elstara taksonomiisto kaj zoologo.
Treviranus studis medicinon en la Universitato de Göttingen, kie li doktoriĝis en 1796.
Dum la venonta jaro, li estis nomumita profesoro de medicino kaj matematiko en la liceo de Bremen.[1] En 1816, li estis elektita korespondanta membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.
Treviranus estis proponanto de la teorio de la transmutacio de specioj, nome teorio pri evoluismo defendita de kelkaj biologoj antaŭ la verkaro de Charles Darwin. Li metis tiun teorion en la unua volumo de sia Biologie; oder die Philosophie der lebenden Natur, publikigita en 1802, la saman jaron similaj opinioj estis esprimitaj de Jean-Baptiste Lamarck.[2]