Gizella Solti [ŝolti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Solti Gizella estis hungara gobelinisto, grafikisto.
Gizella Solti [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1931 en Budapeŝto, ŝi mortis la 18-an de marto 2015 en Budapeŝto.
Biografio
Gizella Solti akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1955. Ŝia ĉefinstruisto estis Noémi Ferenczy. En la jaroj 1971, 1982 kaj 1983 ŝi laboris kune kun Noémi Ferenczy en Velem. Ŝi estis ankaŭ grafikisto, ŝi kreis grafikaĵojn helpe de tajpiloj. En 1993 ŝi havis stipendion en Romo. Ŝi ricevis premiojn inter 1974-2014, eĉ premion Kossuth en 2006.
El solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1962, 1976, 1984, 1994, 2000, 2009)
- Sofio (1980)
- Sárvár (1995)
El grupaj ekspozicioj
Elektitaj gobelinoj
Fontoj