Gábor Peterdi

Gábor Peterdi
Persona informo
Naskonomo Peterdi Gábor
Naskiĝo 17-an de septembro 1915 (1915-09-17)
en Pestújhely
Morto 13-an de aŭgusto 2001 (2001-08-13) (85-jaraĝa)
en Stamford
Ŝtataneco Hungario
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Andor Peterdi Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Zseni Várnai Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Mária Peterdi Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
universitata instruisto
gravuristo
grafikisto
lernolibroverkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gábor Peterdi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Peterdi Gábor estis hungara-usonana pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Andor Peterdi, lia patrino estis Zseni Várnai.

Pentraĵo de Gábor Peterdi (1986)
Grafikaĵo de Gábor Peterdi (1952)

Gábor Peterdi [1] Arkivigite je 2018-07-26 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 17-an de septembro 1915 en Pestújhely (nuntempa loĝkvartalo en Budapeŝto), li mortis la 13-an de aŭgusto 2001 en Stamford (Konektikuto) (Usono).

Biografio

Gábor Peterdi estis mirinfano en aĝo 15, li debutis en ekspozicio en Budapeŝto en 1930. En somero de 1929 li jam pentradis en Artistkolonio (Kecskemét). Liaj unuaj majstroj estis Gyula Rudnay, Nándor Katona kaj Rezső Bálint (pentristo), foje li pentradis en ateliero de István Szőnyi. En 1930 li studis en akademio de Romo helpe de stipendio, poste li vivis en Parizo, kie li lernis ankaŭ grafikoteknikon. Li elmigris al Usono en 1939, post kelkaj jaroj li estis memservanta soldato batalanta en Eŭropo. Teruraĵoj de la mondomilito donis al li longe temojn. Li instruis grafikteknikon en Novjorko (1948-1952), en Kolegio Hunter (1952-1960), fine en Universitato Yale (1960-1987). Intertempe en 1963 li prelegis ankaŭ en universitato de Alasko. Dum la sekvaj du jaroj li kreis arktajn pejzaĝojn. Li ricevis italan premion en 1930, francan en 1937.

El solaj ekspozicioj

  • Budapeŝto (1930, 1934)
  • Parizo (1938)
  • Novjorko (1939, 1948, 1953-1982
  • Vaŝingtono (1964, 1970-)
  • Miami (1989)
  • Bridgeport (1998)

El kolektivaj ekspozicioj

Elektitaj pentraĵoj

  • Tavasz Rómában
  • Útépítők
  • Tanyaudvar, Mikófalva
  • Szolnok 1930
  • Cséplők

Lia libro

  • Printmaking: methodes old and new (1959, dŭre uzata, kiel lernolibro)

Fontoj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!