Friedrich Wilhelm ELLERSIEK [Elerzik] (naskiĝis la 2-an de junio 1880 en Calvorde, mortis la 23-an de decembro 1959 en Frauenwald/Rennsteig) (ps. Argus; Eko k.a.) estis germana komercisto kaj esperantisto, eldonisto kaj redaktoro.
Ellersiek laboris ĉefe kiel Esperanta eldonisto de 1909. Li estis redaktanto de Germana Esperantisto kaj de Esperanto-Praktiko. Li krome estis membro de la Lingva Komitato (LK) kaj de la Akademio de Esperanto.
Kiel ĉefo de vojaĝoficejo Transmondo-Reisedienst Ellersiek praktike uzis Esperanton ankaŭ por aranĝo de ĉiujaraj karavanoj al Universalaj Kongresoj (UK).
Almenaŭ en 1929 Ellersiek estis membro de la Lingva Komitato (vd. tiujaran UEA-Jarlibron).
Krom multaj originalaj artikoloj kaj tradukaĵoj en siaj gazetoj.
Adolf Damaschke. La Terposeda reformo en Izraelo. Trad. Eld.: Deutsche Warte, Berlino. 24 paĝoj 19,5X 13,4 cm.
1. Auflage, Berlin:. ohne Jahr.