Li naskiĝis en la nuna Suda Dakoto, proksime al Rapid City. Naskiĝdato ne estas certa – oni ankaŭ indikas ĉ. 1842. En 1865 li kontraŭstaris batale planojn konstrui vojon al orhavaj kampoj en Montano. En 1874 rifuzis forlasi terenojn atribuitaj al Siuoj, kiuj iĝis objekto de interesiĝo fare de orserĉantoj. Tio kondukis al venka por indianoj batalo ĉe Powder Creek (la 17-an de junio 1876). En tiu ĉi batalo partoprenis ankaŭ ĉejenoj.
Poste Freneza Ĉevalo iris norden, por ke tie ĉe la rivero Little Bighorn unuiĝi kun la ĉefaj fortoj de Siuoj. Li estis unu el la ĉefaj komandantoj de indianoj kaj aŭtoroj de la venko en la batalo de Little Bighorn, kiu finiĝis per kompleta detruo de la kavaleriaregimento de George Armstrong Custer. Sekve de tio li revenis kun sia gento al gepatraj terenoj. Persekutata de generalo Crook, subiĝis al li en Nebrasko en 1877 pro malsato de sia popolo, persvadita de sia onklo Bunta Vosto. Sed antaŭe li partoprenis dutagan batalon la 7-an kaj 8-an de januaro kun la armeo de generalo Miles en ĉirkaŭaĵo de Wolf Mountain.
Enkarcerigite en la Fuorto Robinson en Nebrasko, kie li estis mortigita per bajoneto de gardisto dum provo fuĝi.