François Magendie

François Magendie
(1783-1855)
Bildo de François Magendie.
Bildo de François Magendie.
Persona informo
François Magendie
Naskiĝo 6-an de oktobro 1783
en Bordozo, Francio
Morto 7-an de oktobro 1855
en Sannois, Francio
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 8
Grave of Magendie (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj francagermana vd
Loĝloko Francio vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio de Francio
"Fakultato pri Medicino de Parizo"
Profesio
Okupo fiziologo
kuracisto
profesoro
neŭrologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Medicino kaj fiziologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

François Magendie estis franca neŭrologo, fiziologo kaj pioniro en la eksperimenta fiziologio. Magendie studis la sorbadon kaj enkondukis strikninon, jodidon, bromidon kaj opion en la medicinon, studis la agadon de morfino kaj striknino, studis nitrogenon por la vivo kaj kiu distingis sensajn kaj movajn funkciojn de mjelnervoj. Magendie enkondukis la sisteman uzon de laboratoriobestoj en kuracista esplorado.

Biografio

Naskita en la familio de kirurgo, liaj studoj en Bordozo estis interrompitaj de la revolucio, post kiu li daŭrigis siajn studojn en Parizo, kie en la aĝo de 16 li komencis studi anatomion kun Alexis de Boyer (1757-1833), kirurgo en la hospitalo Hôtel-Dieu. En 1801 li eniris la Parizan Medicinan Lernejon.

Ekde 1807 li okupis la postenon kiel asistanto pri anatomio. En 1808 (la 24-an de marto) li defendis sian doktorecan tezon pri medicino kaj, post staĝo, ekde 1811 li okupis la postenon de prosektoro[1] ĉe la Pariza Medicina Fakultato. En 1809 aperis lia unua scienca verko, "Kelkaj Ĝeneralaj Ideoj kaj Fenomenoj Ekskluzive Karakterizaj de Vivantaj Korpoj", kiu elstarigis lian nomon en la scienca komunumo. Estas konata ke Magendie estis malĝentila en konduto, kiu kaŭzis konfliktojn kun kolegoj, precipe kun profesoro pri anatomio François Chaucier (1746-1828).

Krome, profesoro pri kirurgio Guillaume Dupuytren (1777-1835) vidis lin kiel danĝera rivalo kaj publike kontraŭbatalis lin. En 1813, Magendie abdikis de sia pozicio kiel anatomioinstruisto kaj ekoficis en privatan praktikon. Tamen, li daŭre instruis fiziologion private kun granda sukceso kaj en 1818 li estis nomumita al la Centra Oficejo de la Hospicoj (Bureau Central des Hospices Parisiens). Li ankaŭ laboris ĉe la Hôtel-Dieu kaj la Salpêtrière (1826-1830).

En 1831, li estis nomumita profesoro pri fiziologio kaj ĝenerala patologio en la sekcio de medicino (poste transformita en la sekcion de eksperimenta fiziologio) ĉe la Kolegio de Francio, kie li laboris ĝis sia morto.

Li estis unu el la plej brilaj reprezentantoj de la eksperimenta tendenco en fiziologio kaj estis siatempe la unua vivisektoro[2], kiu alte plibonigis kaj progresigis la vivisekcian teknikon. Per siaj verkoj, li revivigis eksperimentan fiziologion, precipe konfirmante la leĝon de Bell pri la diferenco en la funkcioj de la antaŭaj kaj malantaŭaj radikoj de la mjelo. El lia lernejo venis la fama fiziologo Claude Bernard, kiu nomis sin lia scienca heredanto, kaj la anatomo Francois-Achille Longet (1811-1871).

Verkaro

Vidu ankaŭ

  • Raphaël Bienvenu Sabatier (1732-1811) franca anatomo kaj kirurgo
  • Louis-Bernard Guyton-Morveau (04.01.1737-02.01.1816) franca kemiisto kaj juristo
  • Philippe Pinel (1745-1826)
  • François Chaussier (1746-1828) franca kuracisto
  • Félix Vicq d'Azyr (1748-1794)
  • Franz Joseph Gall (1758-1828)
  • Xavier Bichat (1771-1802)
  • Charles Bell (1774-1842) brita kirurgo, anatomo, neŭrologo kaj filozofo
  • Johann Gaspar Spurzheim (1776-1832) germana fiziologo
  • Guillaume Dupuytren (1777-1835) franca anatomo
  • Joseph Houlton (29.02.1788-14.01.1861) brita kirurgo
  • François Achille Longet (1811-1871) franca anatomo kaj fiziologo
  • Claude Bernard (1813-1878)
  • Simon Noël Dupré (1814-1885) franca kuracisto, fiziologo kaj poeto
  • Carl Ludwig (1816-1895)
  • Ludwig Traube (1818-1876) germana kuracisto kaj patologo
  • Ernst Wilhelm von Brücke (1819-1892) germana kuracisto kaj fiziologo
  • Hermann von Helmholtz ('821-1894)
  • Thomas Henry Huxley (1825-1895)
  • Albrecht von Gräfe (1828-1870) germana oftalmologo
  • Anatole France (1844-1924)
  • Albert Leffingwell (1845-1916) usona kuracisto
  • Henri Bonnemain (1911-2006) franca farmakologo kaj historiisto
  • Charles Lichtenthaeler (1915-1993) svisa kuracisto kaj historiisto de la medicino
  • Michel Foucault (1926-1984)
  • Jean Théodoridès (11.06.1926-31.12.1999) franca parazitologo kaj historiisto pri la biologiaj sciencoj
  • François Delaporte (1941-2019) franca filozofo kaj epistemologo

Referencoj

  1. Laŭ PIV: Prosekutoro:Helpanto en medicina fakultato, preparanta la anatomiajn eksperimentojn, precipe la dissekcojn.
  2. Vivisektoro estas homo, kiu faras vivisekcion, kio estas la ago dissekci vivantan beston por esplorado.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!