François-Marie Agier (n. la 8-an de julio 1780 - m. la 16-an de marto 1848) estis franca ŝtatokonsilano kaj politikisto. Li distingiĝis kiel fervora subtenanto de la legitima burbona dinastio en la tempo de Ludoviko la 18-a kaj Karlo la 10-a.
Li estis deputito de la departemento Deux-Sèvres en la periodo de la julia monarkio, de 1834 ĝis 1837.
Fontoj
- Dictionnaire des Parlementaires français, Robert et Cougny (1889)