|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Františkov
|
Františkov, (germane: Franzberg) estas domaro en Ĉeĥio, loka parto (baza sidej-unuo) de municipo Velké Kunětice. Ĝi troviĝas proksimume 1,5 km sudoriente de Velké Kunětice.
Historio
Fratiškov estis fondita antaŭ la jaro 1800 per parceligo de senjora korto de vroclavaj episkopoj. Nomita ĝi estis laŭ superulara oficisto Franz Hackeberger.
Tiu ĉi domaro apartenis ĉiam al Velké Kunětice - ĝis la 1-a de januaro 1976 kiel parto de municipo (domaro), poste nur kiel loka parto (baza sidej-unuo) - kaj estis kun ĝi en la jaroj 1976-1990 konsisto de Supíkovice. En la jaro 1836 ĉi tie estis 32 domoj, en la jaro 1930 ankaŭ tiom, en la jaro 2001 nur 11, el tio 5 daŭre loĝigitaj.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Memorindaĵoj
En Františkov troviĝas mesa kapelo el la jaro 1892.
Partoj de municipo Velké Kunětice (1) |
---|
|
|