Frankenhain estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la komunumo Geratal. Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 711 loĝantojn.
Historio kaj priskribo
La nomo Frankenhain atestas frankonan setladon post la disfalo de la Turingia Regno[klarigu] en la jaro 531. La unua mencio de tiu ĉi vilaĝo estis je la komenco de la 14-a jarcento. Danke al la kuna ĉeesto de diversaj geologiaj areoj Frankenhain havas, aparte en sia nordo, admirindan buntecon da ŝtonaj fenomenoj. Aldone ĝojigas la lokon flaŭro kaj faŭno tre variaj (ekz. sur la kampoj de la montoj Kirchberg kaj Rumpel).
Dum longa tempo la frankenhain-anoj vivis de ekspluato de fera erco. Ĝia prilaboro faritis en najbara Luisenthal. Kromaj metioj estis la rezinotraktado, la farado de pinaj blataĵoj, la ekspluato de gruzo en proksimaj ŝtonrompejoj. Nuntempe oni ĉefe vivas de turismo kaj eta metiado. Konata estas ankaŭ la surloka biatlono-centro. En la protestantisma Kirko Sankta Leonardo spekteblas bela plafona pentrado.
La fervojlinio Ohratalbahn (nuntempe neservita) unuigas la lokon kun Gotha en la nordo kaj Gräfenroda en la sudo.
Eksteraj ligiloj
Urbaj kaj neurbaj komunumoj, kaj signifaj komunumopartoj, en la distrikto Ilm |
---|
| |
|