En la vilaĝo troviĝas la ruina kastelo Käfernburg kun belfrido 15 metrojn alta. Krome vizitantojn allogas la tre vidinda Muzeo de bierfarado, integrita en gastejo.
La plej eksterordinara centro de altiro estas do la baraĵlago kaj akvorezervujo Ohratalsperre proksime de Luisenthal, ĉirkaŭirebla fare de migrantoj sur bela vojeto 13 kilometrojn longa. Fine menciiĝu la grava teĥnika muzeo Tobiashammer (i.a. vapormaŝinoj) en la norda parto de la urbeto. Ne forgesendas la ruinoj de Burgo Schwarzwald apudanta la straton kondukanta al Oberhof.
Transportado publika
Antaŭ 135 jaroj malfermiĝis la fervoja konekto inter Gotha kaj Gräfenroda kun haltejo ankaŭ en Luisenthal. La 10-an de decembro 2011 lastafoje pasaĝertrajnoj cirkulos, ĉar la linio poste ĉesigos sian ekziston danke al la profesia nekapableco kaj miopeco de la turingiaj politikistoj.[1]