Antaŭ vojaĝoj al infektaj landoj oni grave rekomendas vakcinon. Ĝi funkciiĝas post 10 tagoj kaj ĝi daŭros minimume 10 jaroj (kaj tipe ĉ. 30-40). La substanco vakcinila (Stamaril ®) injektiĝas unufoje kaj ĝi ofte okazigas simptomojn similajn al gripo inter la 5a kaj 8a tago.
Devigo de vakcino
Ĉe kelkaj landoj de Azio flavfebro minacas (ĉar loĝas infektigaj moskitoj kaj infekteblaj simioj) eĉ se la malsano ankoraŭ ne ekaperis. Por malhelpi ke la viruso eniras kaj fiksiĝas, tiuj landoj petas fruan vakcinon al vizitantoj eksterlandaj (kaj ankaŭ al traveturantoj). Bezonata estas dokumento pruvila, kiun oni ricevas post la vakcino; ĝi taŭgas nur ekde la 10a tago, kaj ĝi daŭras 10 jaroj.
Listo de landoj kiuj devigas vakcinon estas ĉe listo de WHO.[2]
Dum la regado de Napoleono li provis konkeri Haition per armeego, sed la plejparto da soldatoj mortis pro flava febro, kaj tial la francoj devis retroiri je 1803; sekve Haitio devenis sendependa.
Josiah C. Nott diskonigis teoriojn ke la moskito estas vektoro por malario, subtenitaj de John Crawford kaj lia samtempulo Lewis Daniel Beauperthy. Oni konsideras lin kiel la unua kiu aplikis la insektovektoran teorion ankaŭ al la flava febro, poste grava sanproblemo en Sudameriko. En Bonaero estis epidemio de flava febro en 1871 kiu dekonigis laŭvorte la loĝantaron.
Same dum la konstruo de la Panama kanalo mortis multaj laborantoj pro infektaj malsanoj, precipe flavfebro sed ankaŭ malario. Por eviti la moskitojn kaj ties larvojn , ĉiuj kuvoj de akvo estantaj en la konstruejo estis malplenitaj, kaj ĉiuj ortoj kun malmova akvo estis kovritaj kun petrolo.
Dum 8 jaroj da konstruado mortis 22.000 laborintoj; multaj el ili estis el Afriko ĉar oni kredis malcerte ke ili estus imunaj kontraŭ la malsano.
Flavfebro komencis en Sudameriko kaj etendis poste al Afriko. Ankoraŭ malkona estas kial ĝi ne aperas en Azio, ĉar tie ankaŭ estas la flavfebrigaj moskitoj).