La filipina peso (filipinepiso) estas la valuto de Filipinoj. La hispana vorto peso havas la signifon "pezo". La peso estas subdividata en 100 centavojn aŭ cendojn (centavos/sentimos). La ISO-kodo estas PHP. La oficiala valuta simbolo estas ₱, litero P kun du horizontalaj strekoj.
Historio
Ŝanĝokurza evoluo
En la 1950-aj jaroj la peso je ŝanĝokurzo de ĉirkaŭ 2 pesoj po usona dolaro dum pli ol 10 jaroj estis fikse ligita al la usona valuto. Pro malsamaj kvotoj de inflacio kaj ekonomia kresko en Usono kaj la Filipinoj, la filipina valuto tamen ankoraŭ dum la epoko de la Bretton-Woods-sistemo plurfoje perdis valoron kompare al la usona, tiel ke la kurzo en 1970 estis 3,9 pesoj po usona dolaro.
Fine de la Bretton-Woods-sistemo de fiksaj valutokurzoj, en 1970 la ŝanĝokurza ligo de la peso al la usona dolaro nove konceptiĝis: anstataŭ unusola, enkondukiĝis multaj ŝanĝokurzoj por varoj transportataj al kaj el la lando, kaj por eksterlandaj ŝuldoj. Tiel ekzemple komence 80 procentaĵoj de la enspezoj de filipinaj entreprenoj pro vendoj eksterlande devis esti ŝanĝata en la filipina centra banko je la oficiala kurzo de 3,9 PHP po USD kaj la restaj 20 procentaĵoj rajtis esti libere ŝanĝataj je merkata kurzo. La sistemo de multaj kurzoj en pluraj variaĵoj ekzistis ĝis inkluzive la jaro 1984, sed tiam sekve de la forta financa krizo de 1983 kolapsis. Ĝis tiam la peso sur la financa merkato multajn pliajn fojojn perdis valoron kaj en 1983 unuafoje pasis la limon de 10 PHP po USD.
Kiam meze de la 1980-aj jaroj la najbaraj aziaj kaj pacifikaj ŝtatoj eniris fazon de forta ekonomia kresko, ankaŭ la filipinaj ŝtatestroj ekkonis la problemojn de ne merkate kreitaj valutaj kurzoj kaj transiris al sistemo de flekseblaj kurzoj. La centra banko ekde tiam laŭ propraj informoj nur intervenas por teni la kadron de nacia ekonomio kaj por atingi politikajn celojn. En 1998 la ŝtataj influoj al la libera kreo de valuta kurzo plue reduktiĝis.
Ĝis la mezo de la 1990-aj jaroj la filipina peso plue kontinue perdis valoron kaj en 1997 la rilato estis iom malpli ol 30 pesoj po usona dolaro. Kadre de la azia ekonomia krizo kaj la malfacila tutmonda ekonomia situacio komence de la 2000-aj jaroj la filipina valuto ekde tiam perdis proksimume duonon de sia valoro kaj en 2004 la rilato estis ĉirkaŭ 56 pesoj po usona dolaro. Atendeblas plua malplivalorigo kompare al la usona valuto kaj tiuj de aliaj industrie fortaj landoj.
Monbiletoj kaj moneroj
Monbiletoj
1000 pesoj
500 pesoj
200 pesoj
100 pesoj
50 pesoj
20 pesoj
10 pesoj¹
5 pesoj¹
Moneroj
10 pesoj
5 pesoj
2 pesoj²
1 peso
50 centavoj²
25 centavoj
10 centavoj
5 centavoj
1 centavo
¹ne plu produktiĝas, sed daŭre estas oficiala pagilo ²ne plu produktiĝas kaj ne plu estas oficiala pagilo