Fikuso estas genroFicus kun proksimume 800 specioj da arboj kaj arbustoj el la familio morusacoj, konata kiel figarboj, kiuj kreskas aparte en tropika klimato, iuj specioj ankaŭ en la varma modera klimata zono. La plej konata specio estas la komuna figujo: Tiu specio, kiu latine nomiĝas Ficus carica, produktas konsumatajn fruktojn, kiujn oni nomas figoj: ankaŭ la fruktoj de aliaj specoj estas principe manĝeblaj, sed tamen apenaŭ konsumiĝas. La plej multaj specioj estas ĉiamverdaj.
Figoj
Kvankam la figoj komune konsideriĝas fruktoj, tutekzakte temas pri la floroj de la figarbo. Temas pri "falsa frukto", en kiuj la floroj kaj semoj de la planto kunkreskiĝis.
Figoj estas bona nutra fonto de flavonoidoj kaj polifenoloj, kaj havas pli grandan kvanton de fibroj ol iu ajn alia frukto, ĉu freŝa aŭ sekigita, kaj havas grandan kvanton da kalcio.
Cent gramoj da freŝaj figoj (310 kJ) enhavas 0,8 gramojn da proteinoj, 0,3 gramojn da grasoj, 19 gramojn da karbonhidratoj, el tio 16 gramojn da sukero, kaj krome 3 gramojn da fibroj. Kompare, cent gramoj da sekigitaj figoj (1041 kJ) enhavas 3 gramojn da proteinoj, 1 gramon da grasoj, 64 gramojn da karbonhidratoj, el tio 48 gramojn da sukero (25 g da glukozo kaj 23 g da fruktozo), kaj krome 10 gramojn da fibroj.
Sistematiko
Subgenroj
La genro fikuso (Ficus) estas dividita en ses subgenrojn:
Dum junio 2006 dum arkeologia elfosaĵo en la vilaĝo Gilgal 1 en la suba Jordana valo figoj de antaŭ 11.400 jaroj estis trovitaj - malpli ol 15 kilometrojn norde de la antikva urbo Jeriĥo. Figoj estis inter la unuaj kultivitaj fruktoj. Supozeble figoj jam agrikulture kultiviĝis proksimume mil jarojn antaŭ la unuaj grenoj (tritiko kaj sekalo) estis intence plantitaj kaj rikoltitaj.
En antikva Grekio, la figarbo estis dediĉita al la dio Dionizo Sukites (Συκίτης). Figoj ankaŭ en la antikva Romio estis grava nutraĵo. Kato la pli maljuna en sia verko De Agri Cultura (Pri agrikulturo) listigas la diversajn specojn de figoj plej multe kultivataj dum la periodo de publikigo de sia manlibro: la Maŭriska, Afrika, Herkulanea, Saguntina kaj la Nigra Telania (De agri cultura, ĉapitro 8).