Fervojo regiona de Val-de-Travers estas malgranda lineo en Svisujo sed hodiaŭ parto de Transports Régionaux Neuchâtelois (TRN).
F.T. Moll - verko 52 - komponis en jaro 1883 por la inaŭguro grandan valson brilan - france: "Le Régional du Val de Travers - Grande valse brillante" por piano. La festo estis en vendredo, 22-an de septembro 1883 ekde hore 2100. En sabato oni faris du grandajn procesiojn hore 1130 kaj 1830.
Ekde jaro 1943, 1-a julio, oni komencis la laborojn pri la elektraj instalaĵoj. Ekde 4 majo 1944 oni komencis nur parte kun la elektra servico. Oni luis elektrajn lokomotivojn. La novaj elektraj lokomotivoj de fabriko ne estis ankoraŭ pretaj. La elektraj vagono-lokomotivoj de SBB kaj de la Fervojo regiona de Val-de-Travers RVT estis similaj: En 23 aprilo 1983 kaj 28 majo 1983 oni baptis la numerojn 104 kaj 105 la RABDe 4/4 "Môtiers" kaj "Fleurier", kaj en 27 aŭgusto 1983 estis la oficiala tago "100 jaroj datreveno de Fervojo regiona de Val-de-Travers RVT".
La asocio de VVT havas centron pri vaporlokomotivo en St-Sulpice kun 12 vaporlokomotivoj de diversaj landoj.
Eric-André Klauser - RVT 1883-1983 : centenaire du Chemin de fer régional du Val-de-Travers / Eric-André Klauser Fleurier : Compagnie du RVT, 1983 63 paĝoj. ; 22 x 22 cm : fig.(part.en couleurs); tab.; cartes