Félix Lajkó devenis el hungara ciganafamilio. Li komencis citroludi en aĝo 10, post 2 jaroj ankaŭ violonludi. Li frekventis muzikan mezlernejon en Subotica, poste li translokiĝis al Budapeŝto, kie li muzikadis kune kun granda nombro de konataj muzikistoj, orkestroj (György Szabados, Noir Désir). Li estas ofte nomata "violinisto de la diablo", aŭ "Paganini de Vojvodino". Li ludas variadon de muzikaj stiloj: tradicia korda hungara muziko, cigana muziko, popolmuziko, klasika muziko, ĵazo kaj mondmuziko. Li komponas melodiojn ankaŭ por spektakloj kaj filmoj. Li ricevis 3 premiojn inter 1991-2016. Li havas edzinon, kiu naskis filinon.
Elektitaj koncertoj
ekzemple en Tokio, Amsterdamo, Berlino, Bratislavo, Prago, Budapeŝto, Beogrado, Sarajevo, Ljubljano, Venecio, Edinburgo, Londono, Talino, Vieno, Novjorko
Elektitaj filmoj
Kiss Vakond (1994, komponisto)
A vád (1996, aktoro kiel violonisto)
A nagy fejedelem (1997, komponisto, televida filmo)
Delta (2008, ĉefrolanto, la filmo estis premiita)
The Second Meeting (2013, komponisto, dokumenta filmo)