Eŭropa Maldekstro

Eŭropa Maldekstro
emblemo
Eŭropa politika partio (2004–) Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 9-a de majo 2004 vd
Lando(j) Eŭropa Unio vd
Sidejo Bruselo
Ideologio

demokrata socialismokomunismoEŭrokomunismo

Retejo Oficiala retejo
Jura formo Eŭropa politika partio
vdr
emblemo de la Eŭropa Maldekstro
Lothar Bisky, prezidanto de la Eŭropa Maldekstro

Partio de Eŭropa Maldekstro (angle Party of the European Left, france Parti de la gauche européenne, germane Europäische Linkspartei, itale Partito della Sinistra Europea), mallongigo laŭ la angla kaj germana nomo EL, fondiĝis la 8-an de majo 2004 pere de 15 maldekstraj kaj komunismaj partioj de Eŭropo. Kontraste al la Konfederacia Frakcio de Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj de maldekstraj parlamentanoj de la Eŭropa Parlamento, la Eŭropa Maldekstro ne nur estas malstrikta frakcia grupiĝo, sed vera politika partio. La maldekstra frakcio en la Eŭropa Parlamento disponas pri 41 parlamentanoj kaj estas la kvina plej granda frakcio, kaj plej multaj el tiuj 41 parlamentanoj reprezentas la Eŭropan Maldekstron. Tamen la partio ankaŭ havas membropartiojn el ŝtatoj ekster la Eŭropa Unio.

Partia celo estas la evoluo de "alternativa socia kaj politika modelo kontraste al la kapitalismo" kaj aktivecoj kontraŭ "kreskanta militismo kaj militoj", aldone al engaĝiĝo por "medioprotekto kaj respekto de la homaj rajtoj". [1]

Prezidanto de la Eŭropa Maldekstro estas la german politikisto Lothar Bisky.

Membreco

Kadre de la fonda kongreso ne eblis atingi plenan konsenton pri la statuta difino de membreco en la Eŭropa Maldekstro: en la partio povas membriĝi partioj kaj individuaj civitanoj. Longe oni disputis pri tio, ĉu individua membreco estu antaŭvidita. La Partio komunisma de Francio (PCF) pledis por membreco nur de partioj, dum la maldekstra partio PDS [la mallongigo devenas de la antaŭa, intertempe ne plu uzata nomo "Partio de Demokratia Socialismo"] en Germanio luktis por ebleco krei lokajn grupojn de la Eŭropa Maldekstro en Germanio ankaŭ kun civitanoj, kiuj ne estas membroj de la partio PDS. Intertempe la kverelo estas finita: la individuaj membroj de la eŭropa partio, kiuj ne apartenas al nacia membropartio, pagas altigitan membrokotizon de almenaŭ 24 eŭroj ĉiujare.

Membraj partioj

Membraj partioj de la Eŭropa Maldekstro

partio ŝtato
Die Linke (La maldekstro, PDS)  Germanio
Kommunistische Partei Österreichs (Komunisma partio de Aŭstrio, KPÖ)  Aŭstrio
Parti Communiste (Komunisma partio)  Belgio
Strana demokratického socialismu (Partio de demokrata socialismo)  Ĉeĥio
Partio de la Estonia maldekstro unuigita (estona maldekstra partio)  Estonio
Parti communiste français (Partio komunisma de Francio, PCF)  Francio
Sinaspismos (Koalicio de Maldekstruloj, de Movadoj kaj de Ekologio)  Grekio
Izquierda Unida (Maldekstro unuiĝinta)  Hispanio
Partido Comunista de España (Komunisma partio de Hispanio)  Hispanio
Esquerra Unida i Alternativa (Maldekstro unuiĝinta kaj alternativa) Katalunio
( Hispanio)
Munkáspárt (Hungara komunisma laborista partio)  Hungario
Partito della Rifondazione Comunista (Partio de refondiĝo komunisma, PRC)  Italio
Déi Lénk (La maldekstro)  Luksemburgo
Partidul Comuniştilor din Republica Moldova (Komunisma partio de la Respubliko Moldavio)  Moldavio
maldekstrablock (Bloko de maldekstro)  Portugalio
Partidul Alianţa Socialistă (Partio de alianco socialista)  Rumanio
Rifondazione Comunista Sammarinese (Partio de refondiĝo komunisma san-marina)  San-Marino
Labora partio de Svislando   Svislando
Özgürlük ve Dayanışma Partisi (Partio de libero kaj solidaro)  Turkio

Partioj kun observa statuso ĉe la Eŭropa Maldekstro

partio ŝtato
Deutsche Kommunistische Partei (Germana komunisma partio, DKP)  Germanio
Enhedslisten – de rød-grønne (Unueca listo - ruĝo-verdo)  Danio
Suomen kommunistinen puolue (Finna komunisma partio, SKP)  Finnlando
Ananeotiki Komunistiki kai Oikologiki Aristera (Noviĝinta komunisma kaj ekologia maldekstro)  Grekio
Partito dei Comunisti Italiani (Partio de komunistoj italaj, PCI)  Italio
Komunistická strana Slovenska (Komunisma partio de Slovakio)  Slovakio
Komunistická strana Čech a Moravy (Komunisma partio de Bohemio kaj Moravio, KSČM)  Ĉeĥio
Anorthotiko Koma Ergazomenu Lau (Progresa partio de la laborista popolo)  Kipro
Młodzi Socjaliści (Asocio Junaj Socialistoj)  Pollando

Fonoj - kontroversoj - perspektivoj

La iniciaviton por la fondiĝo de EL unuavice motoris partioj, kiuj delonge kunlaboris en la komunisma frakcio de la Eŭropa Parlamento kaj kadre de la "Nova Eŭropa Maldekstra Forumo", ekzemple la itala partio "Rifondazione Comunista" (PRC). Bazo de tiu kunlaboro estis la takso, ke socia opozicio nur en la naciaj ŝtatoj, kiuj pli kaj pli perdas suverenecon, ne plu oftertus sufiĉan politikan influon. Tiun takson tamen neniel dividas ĉiuj eŭropaj maldekstraj partioj, kaj sekve la fondiĝon de la EL akompanis multnombraj kontroversoj.

Diferencoj en la "eŭropa demando"

La EL agas ene de la jura kadro de la Eŭropa Unio (EU), kvankam en la partio membras partioj el ŝtatoj ekster EU. La faktan akcepton de EU-institucioj forte kontraŭbatalas iuj pli radikalaj membroj de la partio. La partio EL principe postulas unuiĝintan socialisman kaj demokratian Eŭropon, kaj forte kritikas la Novliberalismon de la Traktato de Mastriĥto kaj de la Traktato pri Konstitucio de Eŭropo, sed unuopaj membraj partioj tre malsamopinias pri la forteco de tiu kontraŭo.

Ĝenerale rimarkeblas, ke la maldekstraj partioj de Mezeŭropo tendence estas pli por-eŭropaj, dum la partioj de la pleja sudo kaj nordo de la kontinento estas decide kontraŭ-eŭropaj, kaj sekve ne emas membriĝi en la partio Eŭropa Maldekstro. En tio samopinias politike plej malsamaj partioj, ekzemple la ortodokse marksisme-leninisme orientita Komunisma partio de Grekio (KKE) kaj la Partio komunisma de Portugalio (PCP) unuflanke kaj la ekse komunisma sveda partio Vänsterpartiet aliflanke, kiu nun reprezentas modernan socialisman, ekologian kaj inisman politikon, sed tamen same batalas por la defenco de nacia suvereneco kontraŭ la Eŭropa Unio. La diferencon en la malsame forta kontraŭo de la Eŭropa Unio parte klarigas la fakto, ke aparte la agrikulturistoj sentas sin la malprofitantoj de la EU-politikoj, kaj agrikulturo en la pleja sudo kaj nordo de Eŭropo havas pli da ekonomia signifo ol en la intertempe forte industriigita Mezeŭropo.

Tamen ankaŭ en la mezeŭropaj membropartioj PRC de Italio, PCF de Francio aŭ la eta partio KPÖ en Aŭstrio fortas opoziciaj voĉoj kontraŭ la komuna partio Eŭropa Maldekstro. Krome en iuj el la naciaj partioj la fondiĝo de Eŭropa Maldekstro ne eldiskutiĝis de la bazaj membroj, sed decidiĝis fare de la partiaj gvidantoj, kio elvokis kritikon pri maldemokratieco. Iuj membroj de la konkuranta asocio "Eŭropa Kontraŭkapitalisma Maldekstro" tial asertas, ke la Eŭropa Maldekstro pli malunuigus ol unuigus la komunistojn de Eŭropo.

"Problemo orienta Eŭropo"

La Eŭropa Maldekstro havas fortan intereson pri plifortiĝo en la novaj EU-membroŝtatoj de centra kaj orienta Eŭropo, aparte pro tio, ke en tiuj landoj la salajroj pli malaltas kaj kapitalismaj internaciaj entreprenoj havas despli fortan intereson produkti siajn varojn tie. En la plej multaj el tiuj landoj, kiuj ĝis la jaroj 1990/1991 suferis pro ordonita komunismo diktita de Sovetunio, nuntempe partioj, kies programo estas pli maldekstra ol tiu de la socialdemokratiaj partioj, apenaŭ havas subtenon de la civitanoj. Tie, kie en orienta Eŭropo komunismaj partioj tamen ekzistas, ili havas tre malsamajn strukturojn kaj interesojn ol tiuj de okcidenta Eŭropo.

La plej forta maldekstra partio de la orientaj EU-ŝtatoj estas la Komunisma partio de Bohemio kaj Moravio (KSČM) en Ĉeĥio, en kiu observeblas fortaj konfliktoj ene de la partio kaj en kiu subtenantoj kaj kontraŭantoj de ebla aliĝo al la Eŭropa Maldekstro - samkiel antaŭ majo 2004 subtenantoj kaj kontraŭantoj de ebla aliĝo de Ĉeĥio al la Eŭropa Unio - ĝis nun ne interkonsentis. La baza membraro, al kiu la partio ŝuldas siajn baloto-sukcesojn, konsistas el civitanoj, kies situacio malboniĝis post 1990: pensiuloj, senlaboruloj, parto de la loĝantoj de aparte malurbaj regionoj. Ili revas pri la antaŭa epoko de komunisma Ĉeĥoslovakio, kaj la partiaj gvidantoj provas balancigi tiun nostalgiemon kontraste al la partia strebado esti moderna demokratia partio. Dum januaro 2004 reprezentantoj de la ĉeĥa partio en Berlino subskribis al alvokon pri fondo de la partio Eŭropa Maldekstro. En Ĉeĥio, tiuj reprezentantoj estis forte kritikataj agi sen partia konsento. Delegacio de KSČM tamen partoprenis la fondokongreson de la eŭropa partio dum majo 2004, sed spektakle forlasis la kongreson, protestante kontraŭ distanciĝo de la Stalinismo en la fonda dokumento. La partio faris interretan enketon inter siaj membroj pri la vortumo de la fonda dokumento, kaj 70 procentoj de la voĉdonintaj membroj estis por la stalinismo-kritika vortumo de la fondoteksto de la Eŭropa Maldekstro - tamen kompreneble multaj membroj ne havas interretan konekton kaj la valido de la enketo estis forte atakata. Tiuj perturboj montras, kiom (ankoraŭ) malfacilas la integrigo de orienteŭropa komunisma partio en tuteŭropan komunisman partion. Tamen lastatempe pli kaj pli intensiĝas tendenco de la partio KSČM pli kunlabori en la komuna partio Eŭropa Maldekstro kaj alceli plenan membrecon.

Eksteraj ligiloj

Referenco

  1. http://euroleft.org/docs/el-manifesto.de.html partia manifesto (ĉi-tie en la germana)

Read other articles:

Chicago LKereta Jalur Jingga tiba di Randolph/WabashInfoWilayahChicago, Amerika SerikatJenisAngkutan cepatJumlah jalur8[1]Jumlah stasiun147[1]Penumpang harian726.459 (average weekday, 2013)[2]Penumpang tahunan238.25 juta (2014)[3]Pimpinan utamaForrest ClaypoolKantor pusat567 West Lake St.ChicagoSitus webChicago Transit AuthorityOperasiDimulai6 Juni 1892[1]OperatorChicago Transit AuthorityTeknisPanjang sistem1.028 mi (1.654 km)[1][n...

 

16th episode of the 2nd season of Frasier The Show Where Sam Shows UpFrasier episodeEpisode no.Season 2Episode 16Directed byJames BurrowsWritten byKen LevineDavid IsaacsOriginal air dateFebruary 21, 1995 (1995-02-21)[1]Guest appearances Ted Danson as Sam Malone (special guest star) Téa Leoni as Sheila Episode chronology ← PreviousYou Scratch My Book... Next →Daphne's Room Frasier (season 2)List of episodes The Show Where Sam Shows Up is the 16th epis...

 

Знаки поштової оплати України 1994 — перелік поштових марок, введених в обіг Укрпоштою у 1994 році[1]. Всього було випущено 22 марки: 8 стандартних третього випуску (з літерними індексами замість номіналів) та 14 художніх (комеморативних) марок, присвячених пам'яті видатн...

For other uses, see Calling All Cars (disambiguation). 2007 video gameCalling All Cars!Developer(s)Incognito EntertainmentPublisher(s)Sony Computer EntertainmentDirector(s)David JaffePlatform(s)PlayStation 3ReleaseNA: May 10, 2007JP: May 25, 2007PAL: June 22, 2007Genre(s)Car combatMode(s)Single-player, multiplayer Calling All Cars! is a downloadable video game developed by Incognito Entertainment and published by Sony Computer Entertainment for PlayStation 3.[1] It was released in 200...

 

ألعاب الدول الصغيرة الأوروبية 1997 البلد آيسلندا  المدينة المضيفة ريكيافيك  التاريخ 1997  المكان ريكيافيك  ألعاب الدول الصغيرة الأوروبية 1995  ألعاب الدول الصغيرة الأوروبية 1999  تعديل مصدري - تعديل   عقدت ألعاب الدول الصغيرة الأوروبية 1997 في جمهورية أيسلندا في ا...

 

Сергій Черненко Народився 16 лютого 1984(1984-02-16) (39 років)м. Київ, СРСР Зріст 190 см Вага 92 кг Позиція центральний нападник Кидок правий Клуб РХЛКол. команди «Дунеря» Галац«Крижинка» (Київ)ХК КиївКрамфорс-АльянсесЛунгвіксХК ДунауйварошКомпаньйон-Нафтогаз Київ Нац. збірна  У...

American comedy television series For the 2001 Canadian miniseries, see Dice (miniseries). DiceGenreSitcomCreated byScot ArmstrongStarringAndrew Dice ClayKevin CorriganNatasha LeggeroComposerDelicate SteveCountry of originUnited StatesOriginal languageEnglishNo. of seasons2No. of episodes13ProductionExecutive producers Scot Armstrong Bruce Rubenstein Brian Gatewood Alexandro Tanaka Andrew Dice Clay Bryan Furst Sean Furst Producers Chris Plourde Chris Smirnoff CinematographyJohn TanzerEditors ...

 

Australian media and entertainment company Nine Entertainment Co. Holdings LimitedLogo used since 2018Nine Entertainment's current headquartersTrade nameNine Entertainment Co.TypePublicTraded asASX: NECS&P/ASX 200 componentIndustryMass mediaPredecessorPBL MediaFoundedOctober 2006; 17 years ago (October 2006)Headquarters1 Denison Street North Sydney, New South Wales, Australia[1]Key peoplePeter Costello, Chairman Mike Sneesby, CEOProductsTVRadioPrintDigitalRevenue...

 

Small paintings on paper Various examples of pages from Arabic illuminated manuscripts. Arabic miniatures (Arabic: ٱلْمُنَمْنَمَات ٱلْعَرَبِيَّة, Al-Munamnamāt al-ʿArabīyyah) are small paintings on paper, usually book or manuscript illustrations but also sometimes separate artworks that occupy entire pages. The earliest example dates from around 690 AD, with a flourishing of the art from between 1000 and 1200 AD in the Abbasid caliphate. The art form went throug...

Neighborhood in southwest Baltimore This article is about the historic neighborhood in Baltimore, Maryland. For the old neighborhood in Brooklyn, see Pigtown, Brooklyn. This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Pigtown, Baltimore – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (May 2014) (Learn how and w...

 

American baseball player and analyst (born 1976) For American football player, see Erich Barnes. Baseball player Eric ByrnesByrnes with the Arizona DiamondbacksOutfielderBorn: (1976-02-16) February 16, 1976 (age 47)Redwood City, California, U.S.Batted: RightThrew: RightMLB debutAugust 22, 2000, for the Oakland AthleticsLast MLB appearanceMay 2, 2010, for the Seattle MarinersMLB statisticsBatting average.258Home runs109Runs batted in396 Teams Oakland Athletic...

 

Middle Eastern flatbread with minced meat LahmacunLahmacun with saladAlternative namesLahm b'ajin, lahmajo, lahamagine, lahmajun, lahmajoun, lahmatzounCourseMainRegion or stateLevant[1]Serving temperatureWarmMain ingredientsMinced meat, vegetables and herbs  Media: Lahmacun Part of a series onİçli pide Main articles İçli Pide İçli pide varieties Pide with peynir Pide with beef Pide with kaşar Pide with sucuk Pide with pastırma Pide with peynir and egg Pide with beef a...

United States historic placeGolconda SchoolU.S. National Register of Historic Places Photo in 2007LocationJct. of Morrison and Fourth Sts., Golconda, NevadaArealess than one acreBuilt1888Built byLaGrave, C.A.ArchitectDonnel, J.L.Architectural styleSecond Empire, Vernacular Second EmpireNRHP reference No.91001651[1]Added to NRHPNovember 14, 1991 The Golconda School, located at Morrison and Fourth Sts. in Golconda, Nevada, is a historic building built in 1888. It includes...

 

Метод Виолы — Джонса (англ. Viola–Jones object detection) — алгоритм, позволяющий обнаруживать объекты на изображениях в реальном времени. Его предложили Паул Виола и Майкл Джонс в 2001 году.[1][2] Хотя алгоритм может распознавать объекты на изображениях, основной задач...

 

Former Politician from Tamil Nadu,India Kaduvetti GuruMember of the Legislative AssemblyIn office2001–2006Preceded byRajendiranSucceeded byS. S. SivasankarConstituencyAndimadam (state assembly constituency)In office2011–2016Preceded byK. RajendranSucceeded byJ. K. N. RamajeyalingamConstituencyJayankondam Personal detailsBornJ Gurunathan(1961-02-01)1 February 1961Kaduvetti , Jayankondam, Udayarpalayam taluk, Ariyalur district, Tamil NaduDiedMay 25, 2018(2018-05-25) (aged 57)Chennai, T...

2013 French filmCollisionDVD coverDirected byDavid MarconiWritten byDavid MarconiProduced byLuc BessonStarringRoschdy ZemFrank GrilloJaimie AlexanderMarie-Josée CrozeMoussa MaaskriCharlie BewleyCinematographyThomas HardmeierEdited byJulien ReyMusic byRichard HorowitzProductioncompanyEuropaCorpDistributed byEuropaCorpRelease date January 30, 2013 (2013-01-30) (France) Running time101 minutesCountryFranceLanguagesEnglishArabicFrenchBox office€307,416 (Worldwide) Collision ...

 

Polyalphabetic substitution encryption and decryption system The Alberti Cipher disk. The Alberti Cipher, created in 1467 by Italian architect Leon Battista Alberti, was one of the first polyalphabetic ciphers.[1] In the opening pages of his treatise De componendis cifris [it] he explained how his conversation with the papal secretary Leonardo Dati about a recently developed movable type printing press led to the development of his cipher wheel.[2] Cipher disk Alb...

 

Rubén Castro Informasi pribadiNama lengkap Rubén Castro MartínTanggal lahir 27 Juni 1981 (umur 42)Tempat lahir Las Palmas, SpanyolTinggi 170 m (557 ft 9 in)Posisi bermain StrikerInformasi klubKlub saat ini BetisNomor 24Karier junior1999–2000 ArtesanoKarier senior*Tahun Tim Tampil (Gol)2000–2001 Las Palmas B 2001–2004 Las Palmas 112 (36)2004–2010 Deportivo La Coruña 31 (4)2004–2005 → Albacete (pinjam) 22 (3)2006 → Racing Santander (pinjam) 1 (0)2007 → Gi...

Uruguayan footballer (born 1989) In this Spanish name, the first or paternal surname is Viudez and the second or maternal family name is Mora. Tabaré Viudez Viudez with Kasımpaşa in 2014Personal informationFull name Tabaré Uruguay Viudez Mora[1]Date of birth (1989-09-08) 8 September 1989 (age 34)Place of birth Montevideo, UruguayHeight 1.70 m (5 ft 7 in)Position(s) Forward, attacking midfielderTeam informationCurrent team CerroYouth career2005–2007 De...

 

You can help expand this article with text translated from the corresponding article in Spanish. (February 2021) Click [show] for important translation instructions. Machine translation, like DeepL or Google Translate, is a useful starting point for translations, but translators must revise errors as necessary and confirm that the translation is accurate, rather than simply copy-pasting machine-translated text into the English Wikipedia. Do not translate text that appears unreliable or l...

 

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!