La Eŭropa Demokrata Grupo - angleEuropean Democrat Group (EDG), franceGroupe démocrate européen (GDE), germaneFraktion der Europäischen Demokraten - estas konservativa grupo de deputitoj en la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo. Ĝi origine fondiĝis je la nomo "Grupo de Sendependaj Reprezentantoj" (aŭ angle Group of Independent Representatives) en 1970 fare de britaj kaj skandinaviaj membroj de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (PAKE), kaj tiam havis inter 35 kaj 40 membroj el Britio, Irlando, Norvegio, Danio, Turkio, Svedio kaj Svislando.
Kvankam ĝi estis nur la tria frakcio fondita en la PAKE (post la Socialista Grupo kaj la Kristandemokrata Grupo), ĝi estis la unua kiu havis oficialan sekretariejon, kiu estis establita en 1977. La 6-an de julio 1978, ekestis propono renomi la grupon, kio gvidis al la nuna nomo en septembro 1980.
Membraj partioj
Laŭ la stato de la 24-a de septembro 2011, la DEG havas la sekvajn membropartiojn:[1]
Senpartiaj membroj: Andreij Molĉanov (Андрей Молчанов) kaj Aleksandr Poĉinok (Александр Починок) el Rusio, kaj Ganira Paŝajeva (Qənirə Paşayeva) el Azerbajĝano.