exo, oficiale konata kiel Réseau de transport métropolitain (RTM; angleMetropolitan Transportation Network), estas sistemo de publika transporto en Granda Montrealo, inkluzive de Insulo Montrealo, Laval (Insulo Jesuo), kaj komunumoj laŭ ambaŭ Norda bordo de rivero Mille Îles kaj Suda bordo de rivero Sankt-Laŭrenco. Ĝi estis kreita la 1-an de junio2017, transprenante la Agence métropolitaine de transport. La RTM funkciigas la fervojajn liniojn kaj metropolajn busajn servojn de Montrealo, kaj estas la dua plej okupata tia sistemo en Kanado post la "GO Transit" de Toronto. En majo 2018, la iama Réseau de transport métropolitain (RTM) alinomis sin kiel exo.[1]
La teritorio de exo koincidas kun limoj de Granda Montrealo, kun aldono de la indiana rezervejo Kahnawake kaj la urbo Saint-Jérôme.[2] Ĝi priservas loĝantaron de ĉirkaŭ 4,1 milionoj da homoj, kiuj efektivigas pli ol 750 000 vojaĝojn ĉiutage en la areo de 4 258,97 km2, radiante de Montrealo.
La mandato de exo inkluzivas la funkciadon de la ĉirkaŭurba relservo de Montrealo, kiu ligas la urbocentron kun komunumoj tiel foraj okcidente kiel Hudson, tiel foraj oriente kiel Mont-Saint-Hilaire, tiel foraj sude kiel Candiac, kaj tiel foraj norde kiel Saint-Jérôme kaj de ĉirkaŭurbaj busoj antaŭe funkciigitaj de lokaj transportistoj.