Eveline Widmer-Schlumpf elektiĝis kontraŭ la volo de sia partio al la svisa registaro. Ĉar ŝi akceptis post unu-taga pripensado sian elektiĝon, la kunpartianoj la Svisa popol-partio insultis ŝin perfidistino kaj malakceptis ŝin en la parlamenta frakcio de la partio. Tiel ŝi nun kune kun sia ankaŭ el la frakcio eksigita parti-kolego Samuel Schmid nun estas senfrakcia. En junio 2008 Svisa Popolpartio eksigis sian tutan grizonan sekcion, ĉar unuflanke Widmer-Schlumpf rifuzis libervole forlasi la partion kaj aliflanke ankaŭ la grizona kantona sekcio de SVP rifuzis eksigi ŝin. La kantona sekcio de Svisa Popolpartio en Grizono nun donante al si la novan nomon Burĝa Partio Svislando fondis novan partion.
Dum la elektoj de la naciaj parlamentanoj de Svislando la Burĝa Partio Svislando kaj ĝiaj aliancanoj perdis multajn seĝojn favore al Svisa Popolpartio. Tial la pozicio de Eveline Widmer-Schlumpf en la Federacia Konsilio fariĝis malfacila kaj ŝi decidis demisii je fino de 2015, kvankam en la popolo ŝi ĝuis grandan subtenon. Kiel ŝia posteulo estis elektita la 9-an de decembro 2015 la vaŭda nacia konsiliano Guy Parmelin.