La svisgermana lingvo - svisgermane Schwyzerdütsch respektive Schwiizertüütsch, altgermane Schweizerdeutsch - estas kuna nomo por ĉiuj dialektoj de la alemana lingvo parolataj en Svislando.
El lingvistika vidpunkto ne estas fiksaj limoj inter la alemanaj dialektoj de Svislando kaj la aliaj teritorioj de la alemana lingvo, do Alzaco, Baden-Virtembergo, Liĥtenŝtejno kaj Vorarlberg. Tamen ekzistas pragmatika diferenco: La svisgermanaj dialektoj uziĝas en preskaŭ ĉiuj konversaciaj situacioj prefere ol la altgermana lingvo, dum en la cetera teritorio de la alemana lingvo la norma germana lingvo en tre multaj situacioj estas preferata al la loka alemana dialekto kaj en multaj lokoj preskaŭ formortigis la alemanajn dialektojn.
La "alemana dialekta kontinuo" en Svislando enhavas centojn da svisgermanaj subdialektoj. La forta topografia subdivido de la centro de Svislando, kies valoj enkadriĝas per altaj montoj, kiuj antaŭ la epoko de tuneloj tre malfacile paseblis, kondukis al la situacio, ke la unuopaj subdialektoj forte diferencas inter si, tial ke eĉ parolantoj de la svisgermana lingvo havas malfacilaĵojn kompreni certajn subdialektojn. Krom la malsama prononco de ĉiuj vortoj aparte la terminoj por geografiaĵoj, plantoj, kamparaj kaj metiaj iloj laŭ la regionoj forte malsamas.
La svisgermana dialektaro grupigeblas en la
- malalt-alemanan dialektaron (germane Niederalemannisch), al kiu apartenas la dialekto de Bazelo Urba kaj kiu ekster Svislando ankaŭ parolatas en la sudo de Baden-Virtembergo kaj en Alzaco, la
- alt-alemanan dialektaron (germane Hochalemannisch), al kiu apartenas la plej multaj svisgermanaj dialektoj kaj krome la dialektoj de la federacia lando Vorarlberg en Aŭstrio, de Liĥtenŝtejno, de la pleja sudokcidento de Baden-Virtembergo kaj de la regiono Sundgau [prononco "Zuntgaŭ"] en suda Alzaco, kaj la
- plejalt-alemanan dialektaron (germane Höchstalemannisch), al kiu apartenas la dialektoj de la valo kaj kantono Valezo, la pli altaj partoj de la Kantono Berno, la centro de Svislando (krom Kantono Lucerno) kaj la Kantono Friburgo. La dialektoj de Kantono Valezo kaj la valzaj setlejoj en Grizono, norda Italio kaj en Tiĉino konsistigas aparte konservativan subgrupon, la valzan, kiu germane nomiĝas Walserdeutsch respektive alemane Valsertiitsch.
Vikipedio
Inter la multaj lingvaj versioj de vikipedio ekzistas ankaŭ versio en la alemana respektive svisgermana lingvo.
Vidu ankaŭ
Aldonajn informojn pri la svisgermana lingvo havas la esperantlingva artikolo pri la alemana lingvo, kiu jen estas aparte rekomendata por legado, kaj krome la ĉi-temaj vikipediaj artikoloj en la alemana kaj la altgermana lingvoj.
Eksteraj ligiloj