Elvin estis enkondukita kiel Modern Drummer (Moderna Tamburisto) en la Halo de Famo en 1995 [1]. En sia The History of Jazz, ĵaza historiisto kaj kritikisto Ted Gioia nomas Jones "unu el la plej influaj tamburistoj en la historio de ĵazo." [2]. Li estis ankaŭ nomita Numero 23a ĉe 100 de Plej Grandaj Tamburistoj de Ĉiuj Tempoj laŭ Revuo Rolling Stone.
Vivo
Elvin Jones estis naskita en Pontiac, Miĉigano[3][4]. La plej juna filo en familio de dek, lia patro laboris ĉe General Motors. Ambaŭ de liaj pli aĝaj fratoj ankaŭ iĝis ĵazistoj - Hank Jones kaj Thad Jones, kun kiuj li foje registris [5].
En la sesdekaj jaroj li komencis ludi kun John Coltrane en la grupo kiu estonte estos nomita "Classic Quartet" de Coltrane. Kune kun li, ankaŭ Jimmy Garrison kaj McCoy Tyner ludis en la kvarteto, kaj kune ili surbendigis unu el la plej sukcesaj ĵazalbumoj de ĉiuj tempoj - A Love Supreme. Jones kaj Coltrane multe ludis diversajn duetojn en libera ĵazo. Jones daŭre ludis kun Coltrane ĝis 1966, en tiu tempo Jones jam ne sentis komforta kun la direktorado fare de Coltrane. Ankaŭ, la plurritma stilo de Jones ne plu kongruis kun la stilo de la dua tamburisto en la ensembloj de Coltrane - Raŝid Ali.
Post forlaso de la grupo de Coltrane, Jones ludis kun Duke Ellington kaj formis sian propran grupon nomitan "Jazz Machine". Jones daŭre laboris pri sia ludstilo kaj daŭre evoluigis sian plurritman stilon. Life- revuo kronis Jones per la titolo de "la plej ritma tamburisto en la mondo" kaj lia liberflua stilo influis diversajn rok- tamburistojn, inkluzive de Mitch Mitchell kiu ludis kun Jimi Hendrix.
Elvin Jones mortis pro kora nesufiĉo la 18-an de majo 2004, postlasante du edzinojn (Shirley Jones, de kiu li divorcis kaj Keiko Jones, kun kiu li geedziĝis eksterleĝe) kaj du infanojn: filo (Elvin Nathan Jones) kaj filino (Rose Mary).