El señor presidente (La sinjoro prezidanto) estas romano verkita de la gvatemala verkisto Miguel Ángel Asturias el la 1920-aj jaroj, sed publikigita nur en 1946.
Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.[1]
La romano, konsiderata referenca en la Latinamerika literaturo, esploras la naturon de diktaturoj kaj ties efikoj en la socio, estante unu de la plej elstaraj kaj unuaj verkoj de la subĝenro konata kiel «romano pri diktatoro». Kvankam oni ne klare identigas la gvatemalan socion de komenco de la 20-a jarcento kiel fono de la intrigo, la titoliga rilulo certe estis inspirita de la prezidenteco de 1898-1920 de Manuel Estrada Cabrera. Asturias ekverkis la romanon en la 1920-aj jaroj kaj kompletigis ĝin en 1933, sed la strikta cenzuro de la diktaturaj registaroj de Gvatemalo malhelpis ĝian publikigon dum dek tri jaroj. La rolulo de la prezidento rare aperas en la romano, sed Asturias kreas nombron de aliaj roluloj por montri la terurajn efikojn de la diktaturo.
Asturias estis unu de la plej fruaj verkistoj kiuj ekuzis literaturan teknikon, kiu poste estis konata kiel magia realismo. En El señor presidente Asturias kombinas la realon kun sonĝaj bildoj, plej ofte tute mikse; krome li turnas sin al rimedoj kiel onomatopeoj, komparoj, frazripetado ktp., por atingi deziratajn ritmojn, ekzemple por priskribi la karnavalon, en kies etoso komplotas la opoziciantoj al la diktaturo.
Referencoj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El señor Presidente en la hispana Vikipedio.