Sankta Eŭgeno la 1-a, latine Eugenius (naskiĝdato nekonata iam komence de la 7-a jarcento; mortinta la 1-an de junio 657) estis papo de la 10-a de aŭgusto 654 ĝis sia morto. Eŭgeno estis filo de Ruffinus. Post la eksigo de papo Marteno la 1-a, Eŭgeno, kiu estis papa ambasadoro en Konstantinopolo, estis elektita papo de bizanca imperiestro Konstanto la 2-a. Kvankam ĝenerale tre obeema al la bizanca imperiestro, li ne akceptis la monotelismon, defendita de la konstantinopola kortego, kaj kondamnis la patriarkon de Konstantinopolo pro herezo. Li kreis la celibaton al katolika pastraro.
Vidu ankaŭ
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri papo.
|