Dániel Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Varga Dániel Rudolf estas hungara akvopilkisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia edzino estis Éva Dobár, lia frato estis Dénes Varga.
Dániel Varga[1] naskiĝis la 25-an de septembro 1983 en Budapeŝto.
Biografio
Dániel Varga maturiĝis en privata gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Internacia Negoca Altlernejo. Li edziĝis en 2012, baldaŭ filo naskiĝis. Li ricevis premiojn inter 2000-2008.
Sporta kariero
Dániel Varga inter 1997-2018 estis akvopilkisto enlande, escepte inter 2010-2014 en Kroatio. Li estis hungara ĉampiono sepfoje (2007-2018), kroata ĉampiono en 2014, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 2005-2016 278-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2008 kun ora medalo, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 2013. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2018, poste li estis trejnisto.
Fontoj
Referencoj