Kádár tiel decidis en 1961, ke nun sufiĉas la pli milda politiko, tial li forprenis la ĉefministrecon de Ferenc Münnich kaj Kádár mem iĝis denove la ĉefministro. En la sama jaro finiĝis la plena kolĥoziĝo. Tiutempe jam oni konstruis betonajn loĝdomojn en ĉiuj urboj, fakte nivelo de la loĝado pliboniĝis. En 1963 3000 politikaj arestitoj liberiĝis (ne ĉiuj). Onidire tio estis pakto kun UNO: unuparte la arestitoj liberiĝis, aliparte UNO jam ne plu okupiĝis pri problemo de Hungario. Ankaŭ en 1963 tutlandaj balotoj okazis, sed tio nature ne influis la kabineton (ĉiuj kandidatoj estis kandidatoj de la komunistoj). En 1965 Kádár transdonis la ĉefministran estrecon al Gyula Kállai.
Listo de membroj
János Kádár – prezidanto de ministera konsilio (komprenu kiel ĉefministro)