La loĝloko estas populara turismejo kun surmonta fortikaĵo de kie videblas belega panoramo pri la rivero Dordogne. Ĝi estas lokita en la pejzaĝa regiono Nigra Perigordo (Périgord Noir) en Francio, ĉe la limo kun la departemento Lot. La komunumo apartenas al la asocio La plej belaj vilaĝoj de Francio.