La diversfolia cugo [2] (Tsuga diversifolia , japane : kometsuga (米栂)), estas specio de konifero hejma en Japanujo en la insuloj de Honŝuo, Kiuŝuo, kaj Ŝikokuo. En Eŭropo kaj Nordameriko, la specio kelkfoje estas uzata kiel arbo por la ĝardeno kaj estas kultivata ekde 1861.
Priskribo
Tiu palearktisa ĉiamverda arbo atingas altecojn de 25 m. La arbokrono estas mallarĝa, densa kaj konusa. Junaj ŝosoj estas mallongaj, pale harkovrataj kaj hele oranĝ- ĝis ruĝ-brunkoloraj. La dense ordigataj pingloj estas linearaj-oblongaj, 5 ĝis 15 mm longaj kaj ĝis 2,4 mm larĝaj. Ili estas malhele verdaj, brilantaj kaj supre kanelataj kun du kalkblankaj stomostrioj [3].
La arboŝelo estas oranĝ-brunkolora, neprofunde sulkigata kaj vertikale senŝeliĝanta. La burĝonoj estas intense purpur-ruĝaj. La malbrile purpuraj, ovoidaj pistilaj floroj estas terminalaj je aŭ longaj aŭ mallongaj ŝosoj. Ili mezuras ĉirkaŭ 5 mm, kaj iĝas malhele verdaj, kiam ili maturiĝas, kun la centro kaj la rando de ĉiu skvamo estante purpuraj. La strobiloj estas 1,8 ĝis 2,8 cm longaj, cilindraj-ovoidaj, kaj preskaŭ sidantaj. Ili estas malhele brunaj, malsuprenpendantaj kaj la skvamoj estas iome konveksaj kaj sulkigitaj [4].
Vidu ankaŭ
Referencoj