Pinglo estas fajna najlo, metala stangeto pinta ĉe unu ekstremo kaj provizita per kapo ĉe la alia. Pinglo uzatas por pike fiksi paperojn, ŝtofojn ktp. plejofte atendante kudradon.
Kutime pinglo estas el metalo, sed unuaj pingloj estis faritaj el ostoj aŭ ligno.
Ankaŭ samformaj juveloj kun ornamitaj kapoj nomiĝas pingloj.
Homfaritaj pingloj
rondkapa pinglo havas globforman kapon, anstataŭ najlforman, kaj tiel estas pli facile uzebla.
sendanĝera pinglo aŭ fibolo uzatas por provizora kunteno de teksaĵoj, vindoj aŭ bandaĝoj. La pinto de la sendanĝera pinglo estas kaŝita kaj malhelpas vundigon. La sendanĝera pinglo ne mem malfermiĝas, necesas kunpremi ĝin.
Pinglo estas ankaŭ la samforma, maldika, iomete rigida, pinta folio de koniferoj ekz. de abio, piceo, lariko, pino. Tiu folio vivdaŭras ĝenerale 3-5 jarojn, malofte eĉ 10 (Araucaria imbricata).
La folio estas plata kun du paralelaj kanaloj ĉe abio aŭ kun centra ripo ĉe taksuso, angule rombeca ĉe piceo (pinus, larix) aŭ skvamoforma (Cupressus). En la folio troviĝas plej ofte unu vejno.
La folioj staras unuope, duope aŭ plurope.
Proverboj kaj esprimoj
sidi sur pingloj - maltrankvile atendi la ĉeson de malkomforta aŭ embarasa situacio
kudriltrueto - "Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri la regnon de Dio." (biblio: Mat 19,24)