Dioika aŭ duplanta, unuseksa estas tia planto, kiu portas sur la sama plantindividuo florojn nur de unu sekso: aŭ virseksajn, aŭ inseksajn. Do, la individua planto estas unuseksa. Tia fenomeno estas nomebla duplanteco, ĉar du divers-seksaj plantoj necesas por la reproduktiĝo. Ĝia malo estas la monoika (duseksa, unuplanteca) planto, sur kiu evoluas floroj de ambaŭ seksoj.