Gnetofitoj (latineGnetophyta) estas divizio de plantoj, kies neformortintaj anoj nombras proksimume 70 speciojn inter tri genroj: gneto (Gnetum), efedro (Ephedra), kaj Welwitschia, po unu familio por ĉiu genro, ĉiuj en unu ordo Gnetopsidoj (latineGnetopsida). La gnetofitoj estas gimnospermoj.
Fosilioj de gnetofitoj troviĝas ekde la permio. Ankaŭ, fosiliaj gnetofitoj troviĝas el triaso kaj kretaceo.
La divizio estis tre diversa dum paleogeno kaj neogeno; ĝi malkreskis dum kvaternaro, tamen, kaj nuntempe ekzistas nur tri genroj de gnetofitoj, de proksimume 70 specioj.