Damião de Góis (1502-1574) estis portugala humanisto, filozofo, diplomato kaj historiisto. Lia nomo vekas grandan intereson pro la publikigita verkaro, fakte, lia figuro akiris grandan internacian projekcion, parte pro la kunvivado kaj amikeco kiun li dediĉis al Erasmo de Roterdamo, ĉefe dum la lastaj jaroj de la humanisto.
El la roterdama humanisto, Góis ricevis naŭ leterojn, kiuj meritas iom da atento. Poste, la temoj elektitaj de Damiano por liaj publikaĵoj, nome, La Etiopo kaj ties Kristanismo, krom la situacio de la sameoj, estis tre aktualaj kaj vekis la intereson de la tuta Eŭropo, tiel kiel atestas la tiamaj reproduktaĵoj kaj tradukaĵoj. Kun enciklopedia penso, li estis unu el la plej kritikaj figuroj de sia epoko, vera unuiga ligilo inter Portugalio kaj la klera Eŭropo de la 16-a jarcento.
Vivo
Li estis filo de la portugala fiskala administranto Rui Dias de Góis kaj lia kvara edzino Isabel Gomes de Limi, pripatra nepino de Nikolao Limi, flandra nobelulo kiu establiĝis en Portugalio. Pro ekonomiaj malfacilaĵoj , Rui Dias enkondukis siajn filojn serve de la portugala kortego, iom poste, en la 30-a de novembro 1513 li mortis. Oni scias ke la reĝo Emanuelo la 1-a forte zorgis pri la edukado de la infanoj kiuj staris serve de la kortego. Efektive, tie Damiano studis gramatikon, muzikon kaj la latinan. Verdire, la studo pri la latina ekis tuj dum la infanjaro; kiam iu adoleskulo inter 14 kaj 15 jaroj eniras en la universitato, li jam devas scii legi kaj paroli en la latina.
Liaj konoj pri muziko estis tre profundaj, kiel elmontras kelkaj komponaĵoj kiuj venis ĝis niaepoke.
En la 25-a de februaro 1514, alvenis al Portugalio, Mateo, ambasadoro de la reĝino Helena, regantino de Etiopio okaze de la malpliaĝeco de la pranepo de sia edzo, konata kiel Imperiestro David (kiu regis inter 1508 kaj 1540). Kun si li portis leteron skribitan en 1509, proponante militan aliancon kontraŭ la maldifeluloj kaj geedziĝa propono inter la princoj de ambaŭ nacioj. En Etiopio, kiu tiam estis konata kiel la lando de Preste João, ekzistis ia kristanismo kies praktikoj estis malsamaj ol la katolikaj. Tamen, ili deziris agnoskiĝi de la papo. La ambasadoro resti pli ol unu jaron en Lisbono kaj revene surŝipiĝis al Hindio en aprilo 1516, kune kun la nova guberniestro de Hindio, Lopo Soares de Alvarenga kaj Duarte Galvão (1447-1517), nova portugala ambasadoro en la kortego de la reĝo David. Kune kun la ambasada misio troviĝis la sacerdoto Francisco Álvares. Duarte Galvão mortis dum la trairo de la vojaĝo apud la Insulo Komorano.[1]
En 1516, vizitis Portugalion la pola hetmano Jan Amor Tarnowski (1488-1561) kiu, kune kun du aliaj polaj nobeluloj, estis omaĝitaj kiel Kavaliroj de la reĝo D. Manuel. Pli malfrue, Damiano de Góis ree trovis lin en Pollando.
Tamen, D. Manuel mortis en la 13-a de decembro 1521. Góis kelktempe plenumis siajn funkciojn en la Kortego, sed iom poste la nova reĝo Johano la 3-a sendis lin al Flandrio, kiel skribisto de la portugala komerca administrejo en Antverpeno, kies kontrolisto estis João Brandão de Buarcos[2]. Tiuepoke, Margareto de Aŭstrio (1480-1530), onklino de Karlo la 5-a, estis la regantino. Ŝi mortis en 1530 kaj estis anstataŭita de Maria de Habsburgo (1505-1558), vidvino de Ludoviko la 2-a el Hungario, kaj ŝi praktike regis la regionon ĝis sia morto en 1558.
En Flandrio, Damiano konatiĝis kun la poeto kaj humanisto Cornelis de Schrijver (1482-1558), kiu tradukis sian familinomon al Graphaeus aŭ Scribonius. Akuzita pri luteranismo, Kornelio estis arestito kaj perdis sian postenon en la urba konsilantaro de Antverpeno. Li bezonis helpon kaj Damiano de Góis provizis lin per iom da monrimedoj, kiel rezulto Kornelio dediĉis al Damiano poemverkon "Pictura illustris Damiani de Goes". En la jaro 1531, Johano la 3-a sendis Góis-on al Danio, kie regis Frederiko la 1-a. La lando estis luterana, tiel kiel Lubeko, la urbo kien li foriris pli malfrue.
El Lubeko, Damiano de Góis havis malfeliĉan ideon iom devii la propran vojon kaj iri al Wittenberg por konatiĝi kun la heroldoj de la reformacio, nome, Lutero kaj Melanktono, kun kiuj li vespermanĝis en la 3-a de aprilo 1531. Iom antaŭe, li partoprenis en prediko far Lutero, kiun li ne komprenis pro tio ke ĝi estis en la germana lingvo, escepte de kelkaj latinaj citaĵoj. Dum kelkaj horoj li konversaciis kun ambaŭ pri la reformo. Melanktono invitis lin al sia hejmo por montri al Damiano kiel malriĉe li vivis, kaj tion Damiano konstatis. Li restis du kompletajn tagojn en Wittenberg kaj marde, en la 5-a de aprilo 1531 li foriris al Poznano, kaj el tie al Krakovo. El Krakovo li iris al Dancigo, kie li restis kelkajn monatojn. Tie li estis, kiam en Marienwerder, li renkontis Paul Speratus-on (1484-1551), evangelia episkopo de Pomeranio, kiu en la sekva tago (la 12-a de septembro 1531) sendis al li amikan bileton. En Dancigo li forte ekamikiĝis al la episkopo de Upsalo Johannes Magnus Gothus (1488-1544) kaj lia frato Olaus Magnus (1490-1557).
Inter 1534 kaj 1538, Damiano studis en la Padovo kie li konatiĝis kun Pietro Bembo kaj Lazzaro Buoamico (1479-1552).[3] Post iom da tempo li loĝfiksiĝis en Loveno dum periodo da ses jaroj. Dum la franca invado al Flandrio, Damiano de Góis estis arestita, sed li estis liberigita dank'al interveno de la reĝo Johano la 3-a kiu venigis lin al Portugalio.
Verkaro
- Commentarii Rervm Gestarvm in India citra Gangem a Lusitanis anno 1538, 1539
- Fides, religio, moresque Aethiopum sub imperio pretiosi Joannis ...: Aliquot , 1540
- Damiani a Goes equitis Lusitani Aliquot opuscula. Fides, Religio, moresque Aethiopum. Epistolae aliquot preciosi Ioannis, Paulo Iouio & ipso Damiano interpretibus. Deploratio Lappianae gentis. Lappiae descriptio. Bellum Cambaicum. De rebus & imperio Lusitanorum ad Paulum Iouium disceptatiuncula. Hispaniae ubertas & potentia. Pro Hispania aduersus Munsterum defensio. Omnia ab ipso autore recognita. Item aliquot Epistolae Sadoleti, Bembi, & aliorum clarissimorum uirorum, cum Farragine carminum ad ipsum Damianum, 1544, Damião de Góis, Pietro Bembo, Jacopo Sadoleto
- Urbis Olisiponis Descriptio, Évora, 1554
- Urbis Lovaniensis obsidio, 1546
- Mores, leges, et ritus omnium gentium, per Joannem Boëmum... ex multis clarissimis rerum scriptoribus collecti..., 1561, Johann Boemus, Damião de Góis
- Chronica do Serenissimo Principe D. João, Lisbono, 11-a de aprilo 1567
- Chronica do serenissimo Senhor Rey D. Emanuel, 1790
- Chronica do prinçipe Dom Ioam: rei que foi destes regnos segundo do nome, em que summariamente se trattam has cousas sustançiaes que nelles aconteçerão do dia de seu nasçimento atte ho em que el Rei Dom Afonso seu pai faleçeo, 1905, Imprensa da Universidade
- Damian de Góis' Schrift über Glaube und Sitten der Äthiopier, 1994, Damião de Góis, David II (Negus of Ethiopia), Siegbert Uhlig, Gernot Bühring
Literaturo
- Edições quinhentistas de Damião de Góis e de André de Resende existentes na ...
- Damião de Gois: The Life and Thought of a Portuguese Humanist, 1502–1574, Elisabeth Feist Hirsch
- Estudos em homenagem a João Francisco Marques, Volume 1, Amélia Polónia
- Livro de Marco Túlio Cícero chamado Catão Maior, ou da velhice: dedicado a ..., Marcus Tullius Cicero
- Guillaume Postel: Prophet of the Restitution of All Things His Life and Thought, M.L. Kuntz
- A Companion to Ignatius of Loyola: Life, Writings, Spirituality, Influence
Vidu ankaŭ
Referencoj