Dalešice (germane Daleschitz) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Jablonec nad Nisou. En la municipo vivas 222 loĝantoj (2024).
En distanco 5 km norde situas urbo Jablonec nad Nisou, 6 km sudoriente urbo Železný Brod, 10 km nordoriente urbo Tanvald kaj 11 km sude urbo Turnov.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Malá Skála, Skuhrov, Maršovice, Jablonec nad Nisou kaj Pulečný.
Unu el la plej malnovaj municipoj en ĉirkaŭaĵo de Jablonec fieras per strategia situo inter Jizera montaro kaj Bohemia paradizo en sudo. Dalešíce estas ideala alvenloko por piedirantoj kaj biciklistaj ekskursoj. La municipo etendiĝas sur sudokcidenta deklivo de monteto Dalešický vrch en supermara alteco 568 metroj super maro.
Laŭ legendo la vilaĝon fondis unu el tri fratoj Daleš. La nomoj de liaj fratoj Aleš kaj Mareš portas municipoj Alšovice kaj Maršovice. La vera, historie pruvita mencio pri Dalešice devenas el registro pri vendo de ampleksa senjorujo en la jaro 1538.