Pliaj vidindaĵoj estas du ruinoj de historiaj mezepokaj burgoj.
La burgo Altdahn estas la ruino de rokburgo en la suda Palatinata Arbaro en alteco de 337 m. Ĝi situas oriente de la urbeto Dahn, kiu estas en la germana parto de la Vasgovio en la distrikto Südwestpfalz.
La rokburgo burgo Neudahn en la sudokcidenta Palatinata Arbaro staras ĉe la norda fino de longe etendiĝanta montodorso proksime al la urbeto Dahn. La kerna parto de la burgo troviĝas sur sabloŝtona roko, tipe por la regiono ĉirkaŭ Dahn (nome Roklando de Dahn).